Vizitu Forumon

Rakonto pri utiligo de vento-energio en gubernio Tongyu (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

En 1992, Gu Tiezheng vidis en revuo pri elektro-energio, ke fremdaj landoj jam esploris kaj produktis malgrandskalan generatoraron por elektrumado per vento-energio. El profesia sperto, li sciis, ke baldaŭ naskiĝos grandskala generatoraro. Ventego en Tongyu estas tiel granda, se oni havos grandskalan generatoraron, ĉu oni povos konstrui elektrumejon de vento-energio ĉi tie? Gu Tiezheng komencis pensadon pri vento en la hejmloko.

La kuraĝa imago de Gu Tiezheng estis ege subtenata de la guberniaj meteaj kaj elektro-energiaj fakoj. Ili invitis specialistojn de ŝtataj elektro-energiaj fakoj por ekzameni lokan vento-energian ciferon. En 1997 kompleto da integraj ciferoj estis finita kaj la loko tute havas la kondiĉon por konstrui grandskalan ventan elektrumejon. Aŭskultinte la informon, Gu Tiezheng ploris.

"Kiam la specialistoj konkludis el la ciferoj, nia sento estis malsama ol antaŭe, ĉar en Tongyu nia espero ĝuste estas establigo de grandskala venta elektrumejo."

En 1997, la registaro de la urbo Baicheng decidis ekspluati elektrumadon per vento-energio en la plej malriĉa tero. Necesas investo, sed estas malsufiĉe, ke oni nur dependas de asigno de la ŝtato. Tian Xiuhua kaj Yu Bin, respondecaj pri la programo, konigis per ciferoj staton al ekspluataj korporacioj, unu post alia, kaj serĉis financan subtenon. Sed, konstruo de venta elektrumejo bezonas grandan investon, precipe en la malriĉega Tongyu. Kia la perspektivo estos, neniu havas certecon kaj multaj korporacioj ne kuraĝis facile fari investon. En tiuj tagoj, Tian Xiuhua kaj Yu Bin faris ĉion elpenseblan.

"Ni serĉis korporaciojn kaj diris al ili, venu kaj investu ĉi tie, riĉfontoj de vento estas bonaj ĉi tie."

"Tre malfacile kaj la respondeco estas granda, la tasko estas malfacila."

En 1998, dank' al klopodo de Tian Xiuhua kaj Yu Bin, post studo kaj diskuto, provinca elektro-energia korporacio speciale establis limigitan akcian korporacion pri vento-energio por la programo de la gubernio Tongyu kaj pretis konstrui ventan elektrumejon kun la kapicito je pli ol 30 mil kilovattoj en la okcidento de Tongyu. Tiam por stimuli disvolvon de puraj energioj, evoluintaj landoj liveris interregistaran favoran krediton al evoluantaj landoj, kaj la programo de Tongyu akiris favoran kredion je 5 milionoj da usonaj dolaroj, liveritan de la hispana registaro. Kun la kapitalo, la unuaperioda inĝenieriaĵo glate komenciĝis. Sed laŭ kalkulo posta kapitalo ankoraŭ mankas. Kie oni trovu la kapitalon?

Por sukcesigi la programon, la provinca elektro-energia korporacio decidis kolekti kapitalon en la maniero, ke tutprovincaj elektro-energiaj laborantoj aĉetu akciojn. Vidinte la komencon de la unuaperioda inĝenieriaĵo, laborantoj plenis de fido al la perspektivo de la programo, sed tio neniam okazis antaŭe, ke ili mem pagu por konstruo. Kaj por la malriĉa gubernio Tongyu, la programo estas tro granda. Ĉu la afero estas valora? Ĉiuj homoj tumis atenton al li, Gu Tiezheng.

Karaj aŭskultantoj, ĉu Gui Tiezheng povas kredigi siajn laborantojn? Ĉu la elektrumejo povas esti glate konstruita? En la venonta semajno ni daŭrigos la rakonton.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto