Vizitu Forumon

Rakonto pri gubernio Tongyu (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni daŭrigos la rakonton pri utiligo de vento-energio en la gubernio Tongyu.

Post komenco de la unuaperioda inĝenieriaĵo, ankoraŭ mankas granda kapitalo de la vento-energia programo en la gubernio Tongyu. La elektro-energia korporacio de la provinco Jilin decidis kolekti kapitalon en la maniero, ke tutprovincaj elektro-energiaj laborantoj aĉetu akciojn. Vidinte la komencon de la unuaperioda inĝenieriaĵo, laborantoj plenis de fido al la perspektivo de la programo, sed ĉu la afero estas valora, ke ili mem pagu por la konstruo? Ĉiuj homoj turnis atenton al li, Gu Tiezheng,

"Mi aĉetis dekmil akciojn, mi akcelas la programon, tial mi devas la unua aĉeti akciojn kaj aĉeti sufiĉajn. Kiel instigi la aliajn laborantojn al aĉeto de akcioj, se mi mem ne havas fidon?"

Gu Tiezheng mobilizis sian edzinon, prenis ĉiujn ŝparaĵojn kaj aĉetis dekmil akciojn. Vidinte tion, la aliaj laborantoj ne rehezitis, multaj homoj eĉ luprenis monon el parencoj kaj amikoj por aĉeto. Tiel, la problemo de kapitalo estis solvata frue. Komence de 1999, la unua venta elektrumejo de la gubernio Tongyu estis finkonstruita. Imposto, donita de la elektrumejo, okupis preskaŭ 10% de financa enspezo de la gubernio Tongyu. Vidinte tion, kelkaj grandaj elektrumaj grupoj sinsekve esploris ventajn riĉfontojn en Tongyu kaj subskribis ekspluatan interkonsenton. Nun en la urbo Baicheng, la nombro de finkonstruitaj aŭ konstruataj ventaj elektrumejoj jam atingis 17, ankaŭ la urbo Baicheng fariĝis unu el ĉinaj plej grandaj bazoj de venta elektrumo. Komence de 2008, finiĝos ĉina gubernianivela plej granda ventoelektra programo, venta elektrumejo kun la kapacito je 400 mil kilovattoj. Sed Gu Tiezheng renkontis novan ĝenon.

"Ventaj riĉfontoj de Tongyu estas bonaj, sed ekzistas bremsa faktoro, nome elektrotransmisio."

Kiel malriĉega gubernio,, antaŭe Tongyu ne havis ĉi tian multan elektrotransmision, tial ne troviĝis granda transformatora substacio, sed nun se oni ne povas transmisii elektron en ŝtatan elektroretejon, ĉio estos vana.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto