Vizitu Forumon

Rakonto pri gubernio Tongyu (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Dank' al klopodo de la gubernia registaro kaj la provinca registaro, konstruo de la unua transformatora substacio kun la kapacito je 500 mil kilovattoj estis metita en provincan elektrokonstruan planon, kaj baldaŭ la konstruado komenciĝos. Laŭ la nuna disvolva tendenco, en la estonteco aperos la dua kaj la tria.

Sekve de ekspluato de venta elektro, silente viglas fabrikado de ventoelektraj instalaĵoj. Antaŭe, transporto de kompleto da instalaĵoj al Tongyu okupis duonon de kosto, estis tre malprofitiga. Pro la granda postulo al instalaĵoj en Tongyu kaj la tuta urbo Baicheng, fabrikistoj konstruis fabrikojn en Tongyu, tial formiĝis nova ventoelektra industria ĉeno en Tongyu. Ankaŭ amaso da liberaj laborfortoj de la kamparo fariĝis laboristoj de la fabrikoj. Nun ĉiujara imposto, donita de la fabrikoj, estas pli alta ol tiu el ventoenergia elektrumo. En la kuranta jaro, la financa enspezo de la gubernio Tongyu historie superos 100 milionojn da juanoj, interalie duono fontas en la ventoelektra industrio.

Tongyu-anoj trovis, ke la aĵoj, ĝenintaj ilin, fariĝis trezoroj. Ankaŭ forta sunlumo povas esti uzata por elektrumo. Nun la unua sunenergia elektrumejo estas konstruata kaj baldaŭ funkcios. Ĝenerala direktoro de ventoenergia grupo de Korea Respubliko sinjoro Anhong Fok, kiu investis ventan elektron, konsideras la venontan investon.

"Ĉi tie tero vastas, sunenergiaj riĉfontoj abundas, sekve de fortigo de ekspluato de la ĉina flanko, estontece ni investos sunenergion."

Pro ekspluato de ventoenergio kaj sunenergio, tongyu-anoj laŭgrade komprenis purajn energiojn. Ankaŭ la centra registaro taksis la gubernion Tongyu kiel la unuan demonstran gubernion de verdaj energioj en Ĉinio kaj donis politikan subtenon en la flanko de disvolvo de verdaj energioj.

Ekonomio disvolviĝas kaj la gubernia registaro havas monon, tial ili havas kapitalon por fari aferojn al popolanoj. La gubernio Tongyu konstruis subterajn kanalojn kaj solvis trinkakvan sekurecon per la pliiĝanta financa enspezo. Nun ĉiuj familioj ĝuas akvoprovizan servon. Cetere, eduko de mezlernejoj kaj elementaj lernejoj, kampara kunlabora kuracado kaj reformado de domoj faritaj el tero kaj pajlo estis enlistitigaj en tagordon de la gubernia registaro.

Por bremsi sablon, ĉiuprintempe, la gubernio disvolvas grandskalan plantadon, tutgubernia vegetala kovroproporcio altiĝis de 15% ĝis 25% en 2000.

Samtempe, por plibonigi vivstaton de kamparanoj, kies domoj vizaĝas al vento, la gubernio speciale asignis monon kaj movis la familiojn al lokoj kun bonaj kondiĉoj. La domo de vilaĝanino Liu Yirong estas unu el movitaj domoj, kaj la mono por movo tute estis pagata de la registaro, ĉar ventoelektraj industrioj altigis financan enspezon, tial ĉi tia programo por la vivo de popolanoj povas komenciĝi. Nun parolante pri vento, ŝi ĝojas.

"En la pasinteco, vento alportis malbonaĵojn, sed nun monon!"

Ankoraŭ ventas, ankoraŭ en la hejmloko, sed la animo de tongyu-anoj estas malsama. Havante monon, kamparanoj pensas pri konstruo de novaj domoj, fraŭloj ne plu laboros ekstere, multaj fraŭlinoj trovis amatojn en Tongyu, sed antaŭe konsideris edziniĝon ekstere. La plej gaja homo ankoraŭ estas Gu Tiezheng, li ĉiam ridetas, ankaŭ knabino Bai Xue havas sian propran aspiron.

"Mia patro diris, ke vento alportis monon, ni povas planti multajn arbojn kaj kiam sablo estos pli malmulta, ni neniam maltrankvilos pro movo de domo, mi volas planti multajn florojn kaj beligi mian hejmon."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto