|
|
||
Pro malmultaj loĝantoj kaj maloportuneco de trafiko liganta la internon, en preskaŭ 40 jaroj post la establigo de nova Ĉinio, hainan-a ekonomio kreskis malrapide kaj la distanco kun la interno estis klara. En 1987, hainan-a totala produktovaloro estis nur pli ol 5 miliardoj da juanoj. En 1988, esploristo de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj sinjoro Liao Xun unuafoje venis al Haikou, la ĉefurbo de Hainan, tiam li surpriziĝis pri la loka malprogreseco.
"La urbo havis la figuron de kamparo. Tio profunde impresis min, ke irinte el aviadilo, mi vidis, ke la flughaveno ŝajnas stacio de longvoja buso en la norda regiono. En balkonoj de loĝdomoj troviĝis kokonestoj kaj en kortetoj troviĝis porka stalo. Sur stratoj ekzistis du aŭ tri ĉefvojoj, cememtaj vojoj, peĉaj vojoj kaj sablaj vojoj, ĉie estis kokoj, anasoj, porkoj kaj hundoj. Tiam, fremdaj homoj sentis teroron: Kial en Ĉinio ekzistas ĉi tia malprogresinta urbo?"
Invitite, Liao Xun faris projekton al la ĵus fondita hainan-a registaro. Kvankam tiam Hainan estis tre malprogresinta, tamen disvolva perspektivo de la ĉina plej granda ekonomia speciala regiono igis lin fine forlasi sian laboron en Pekino. Nun, Liao Xun estas vicestro de hainan-a administra instituto. Li diris, ke tiam oni ĝenerale opiniis, ke depende de ŝtataj favoraj politikoj, hainan-a ekonomio certe grande disvolviĝos.
"Kiel regiono alte rapide disvolviĝu, tio ĉefe dependas de ŝtataj favoraj politikoj. Post konkreta esploro, la nombro de favoraj politikoj atingis 30. Kaj la vere efika ĝuste estas eksporta politiko. En la komencaj 6 jaroj, prospera eksterkomerco alportis prosperon de hoteloj, amuza fako kaj komerca turismo. Ĉiujare la hainan-a ekonomio marŝis sur novan ŝtupon."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |