Vizitu Forumon

Hainan-a ekonomio elturnis sin el ŝaŭmombro (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Liao Xun estas unu el homoj, kiuj transloĝiĝis en Hainan el la interno kaj Hainan jam estas la "ideala lando" de ĉinaj diverslokaj orlavantoj. En mallonga tempo, centmiloj da homoj eniris en Haikou, Sanya kaj aliajn ĉefajn urbojn. Komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la ĉina registaro komencis reformadon pri loĝejo kaj disvolvon de la merkato de doma kaj biena proprietoj. Pro kreskado de loĝantoj kaj efiko de speciala regiono, tuj viglis tajdo de konstruado de doma kaj biena proprietoj en Hainan. En la pinta tempo, en la insulo kun la totala loĝantaro je malpli ol 1,6 milionoj eĉ aperis pli ol 20 mil korporacioj pri domo kaj bieno .

Meznombre por ĉiu 80-o da homoj estis unu korporacio pri doma kaj biena proprietoj. En la mallongaj 3 jaroj, kresko de doma prezo en Hainan superis 4 oblojn. La Hainan-a ŝaŭmo de doma kaj biena proprietoj proksimiĝis al la freneza grado. Sed ŝaŭmo ĝisfunde estos detruita. En 1993, pri la stato de malorda disvolvo de la dombiena merkato en iuj lokoj, la ĉina registaro ellaboris serion da ordigaj rimedoj. Per la ŝtataj reguligaj rimedoj, la tajdo de hainan-a doma kaj biena proprietoj forfluis.

Sinjorino Zhang Xun investis en Hainan en 1990, la detruo de la ŝaŭmo kaŭzis ŝian doloran pagon.

"Kiel laboranto pri la industrio de doma kaj biena proprietoj, mi profunde sentis tion. La provinco Hainan fondis specialan regionon, amaso da talentuloj kaj kapitaloj eniris en Hainan, tiam ĉie estis kontraktoj. Sed post kiam la ŝtato faris makroskopan reguligadon, pli ol 40 miliardoj da juanoj revenis al la ĉeftero, multaj korporacioj sinsekve retiris sin el Hainan, amaso da programoj haltis, multaj korporacioj falis en stagnon ricevinte domegprogramon, troviĝis multaj duonaj inĝenieriaĵoj kaj korporacioj ŝuldis monon unu al la alia. Pro ege blinda ekspluato, amaso da entreprenoj falis en stagnon."

Zhang Xun estas unu el ekspluatantoj, kiuj povas "vivi" ĝis nun. Tiam, miloj da ekspluatantoj forkuris kun mono kaj pli multaj devigite bankrotis, restis multaj nefinitaj programoj kaj ĉi tiuj programoj estis titolitaj "malbonaj pobdomegoj". La fina heredaĵo de la ŝaŭmo estas pli ol 600 "malbonaj pobdomegoj" kaj bankaj nekolekteblaj ŝuldoj je pli ol 30 miliardoj da juanoj.

Post detruo de ekonomia ŝaŭmo, aperis malbona rezulto pro malorda ekspluato en la komenco. En 1995, Hainan-a totala produktovaloro kreskis je nur 4,3%, en la postaj 2 jaroj ekonomio kontinue malrapide funkciis.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto