Vizitu Forumon

Hainan-a ekonomio marŝas sur la vojo de sana kaj rapida disvolvo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34
Tiam, la provinco Hainan ekpensis kaj eklaboris disvolvan projekton pli sciencan kaj pli taŭgan al la loka realo. En la mezo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, laŭ enspeza kresko kaj konsuma altiĝo de loĝantoj en la ĉina interno, kombinante hainan-an trajton pri tropika klimato kaj bela natura medio, la provinca registaro elmetis en 5-jara plano, ke oni konstruos Hainan kiel ĉinan novan industrian provincon, tropikan altefikan agrikulturan bazon kaj amuzan kaj turisman lokon.

Proparolanto de la agrikultura departemento de Hainan sinjoro Chen Yongwang diris, ke tiam Hainan konceptis utiligi la naturan kondiĉon de sufiĉa sunlumo kaj granda pluvo kaj planti legomojn en vintro por provizi per ili internon. En 2007, hainan-a planta areo de vintraj legomoj kvarobliĝis ol en 1987 kaj vintraj legomoj fariĝis la grava fonto de enspezo de kamparanoj.

"Per struktura reguligado, disvolvado de vintra agrikulturo kaj kreado de markoj, ni establis la hainan-an lokon pri tutlanda legoma produkta bazo. En 2007, nia produkta kvanto de legomoj superis 4 milionojn da tunoj, precipe tiu de vintraj legomoj ege kreskis ol tiu antaŭ fondo de la provinco, tio estas granda ŝanĝiĝo. De la mezo de novembro ĝis fino de majo estas la hainan-a ora sezono por produktado de vintraj legomoj."

Dank' al racia projekto, ankaŭ turismo de la insulo Hainan-Insulo vigle disvolviĝis. Nun en la tuta provinco troviĝas pli ol 900 hoteloj kaj jara akcepta kapablo superis 20 milionojn da homfojoj. En Ĉinio Hainan la unua plenumis la politikon de "vizo post alveno" kaj realigis senvizan eniron al turismaj trupoj el 21 landoj kaj regionoj. En 2007, Hainan akceptis pli ol 18 milionojn da ĉinaj kaj fremdlandaj turistoj, ĉi tiu cifero okupis la unuan lokon de Ĉinio. Estro de hainan-a turisma buroo sinjoro Zhang Qi informis pri tio, ke la hainan-a turisma disvolvo celas konstruadon de internacia turisma insulo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto