Vizitu Forumon

Hainan-a ekonomio marŝas sur la vojo de sana kaj rapida disvolvo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

"En la estonteco, Hainan ĉefe konstruos internacian turisman insulon, tio estas decidita de hainan-aj apartaj riĉfontoj, natura medio kaj ekologio. Nia temo estas ĉina tropika insulo kaj orienta feria paradizo. Post komparo kun aliaj landoj, ni trovis, ke riĉfontoj, medio, ekologia kaj naturaj kondiĉoj de Hainan ne estas malbonaj. Estontece, popularigo, vendo, administro kaj konstruo de kompletaj instalaĵoj de hainan-a turismo ĉirkaŭos internacian turisman insulon."

Vicestro de hainan-a disvolva kaj reformada departemento sinjoro Zhu Yunshan esprimis, ke disvolvante ekonomion, Hainan persistas en protektado de ekologia medio, ĉiam tenas ekologian konstruon kaj median protekton sur la unua loko kaj strebas al akiro de plej granda ekonomia kaj socia efiko per plej malgrandaj riĉfonta konsumo kaj media pago.

"La provinca registaro sufiĉe sciis, ke oni devas sufiĉe protekti ekologian medion, tio estas la unua postulo. Disvolvante industriojn, Hainan postulas, ke industrioj ne alportu polucion. Plenumante grandajn industriajn programojn, oni devas observi la principojn: nek detruu medion, nek detruu riĉfonton, nek faru malaltnivelan rekonstruon, sed sur ĉi tiu bazo disvolvu industrion. En la estonteco, Hainan strebos al disvolvo de tropika amuza turismo kaj tropika altefika agrikulturo, tio estas la plej granda industrio, subtenanta kontinuigeblan disvolvon."

Komence de la nuna jarcento, la hainan-a ekonomio ekeniris en rekreskan periodon kaj revarmis. De 2003, la hainan-a totala produktovaloro kreskas je la 2-cifera rapideco. En 2006, 105 grandaj programoj kun la investo je pli ol 100 milionoj da juanoj estas konstruataj en Hainan kaj formiĝis subtenilaj industrioj, kiuj subtenas longtempan disvolvon de la loka ekonomio.

Zhu Yunshan opiniis, ke la hainan-a ekonomia disvolvo montris la situacion de rapideca altiĝo kaj struktura pliboniĝo, la nuna disvolva modelo estas pli stabila kaj pli racia ol antaŭe.

"Ni opinias, ke la hainan-a ekonomio estas relative sana. Kompare kun antaŭe nia plej granda sento estas, ke nun ĉiu paŝo estas solida, ni havas industrian subtenon, ne estas ŝaŭma ekonomio. En la lastaj jaroj, niaj investo de fiksa kapitalo kaj pokapa enspezo de loĝantoj en urboj kaj urbetoj laŭgrade kreskas kaj estas tre stabile."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto