|
|
||
Nun, 63 entreprenoj fariĝis la subtenantoj de Pekinaj Olimpikoj, inkluzive de 12 tutmondaj kunlaboraj partneroj de Internacia Olimpika Komitato, kiel Cocacola, General Electric kaj Kodak; 11 kunlaboraj partneroj de Pekinaj Olimpikoj 2008, kiel Ĉina Banko kaj Volkswagan kaj 10 duanivelaj subtenantoj, kiel Hai'er kaj Yili. Ĉi tiuj entreprenoj liveris sufiĉan kapitalan, materialan, teknikan kaj servan subtenon al Pekinaj Olimpikoj kaj metis firman materialan bazon por la Olimpikoj.
Pri tio, estrino de fako pri merkata ekspluato sub Pekina Olimpika Organiza Komitato sinjorino Yuan Bin diris:
"Ĉi tiuj entreprenoj intime kombinis propagandon de produkto kaj marka figuro, disvastigon de olimpika sporto kaj propagandon de Pekinaj Olimpikoj, la tri konceptojn, tial ili kaj propagandis siajn entreprenojn, kaj disvastigis olimpikajn sciojn, idealon kaj spiriton de Olimpikoj, ili faris tre gravan kontribuon al Olimpikoj."
Pro okazigo de la Olimpikoj, Ĉinio, kiel la plej granda evoluanta lando de la mondo, fariĝos senkompara ekspona scenejo. Pekinaj Olimpikoj estos la bona ŝanco por ke ĉinaj entreprenoj marŝu al la mondo, kaj internaciaj entreprenoj havu fortan platformon por krei ĉinan merkaton.
Plenuma vicĝenerala direktoro de la korporacio Atos Origin sinjoro Patrick Adiba esprimis, ke esti olimpika subtenanto helpos al la entrepreno altigi famecon kaj rapidigi negocan disvolvon en Ĉinio.
"Fameco de Atos Origin altiĝis, kaj ni disvolvis kunlaboron kun pli kaj pli da ĉinaj entreprenoj, inkluzive de klientoj kaj kunlaboraj partneroj. Laŭ ni, la Olimpikoj rapidigos negocan disvolvon de Atos Origin en Ĉinio. Precipe en la lastaj kelkaj jaroj Ĉinio akiris grandan progreson sur la kampo de fabrikado, kaj nun serva postulo estas pli kaj pli granda. Atos Origin povos ludi la rolon de akcelanto sur la kampo de servado de informa tekniko en la estontaj kelkaj jaroj en Ĉinio."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |