Vizitu Forumon

Olimpika merkata ekspluato kreis novan situacion de reciproka utilo kaj ambaŭflanka gajno (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Pekinaj Olimpikoj altiris aŭspiciojn de multaj monde famaj entreprenoj. Utiligante la monde atentatan platformon de Olimpikoj, la entreprenoj aktive disvolvis diversajn merkatigajn aktivadojn, samtempe ili faris repagon kaj kontribuon al la ĉina socio.

Kiel tutmonda kunlabora partnero de Internacia Olimpika Komitato kaj tutmonda kunlabora partnero de torĉa stafetado de Pekinaj Olimpikoj, la korporacio Sumsong okazigis elektan aktivadon de torĉoportistoj. La korporacio invitis multajn socibonstatigajn personojn porti la taskon. Ĝenerala direktoro de Sumsong en la regiono de Ĉinio sinjoro Park Yoon Heyi diris:

"Per la maniero de reteja voĉdono, ni elektis 265 grandajn normalajn personojn, ili ĵetis sin al ŝtata disvolvo kaj socia stabiligo kaj per reala ago skribis kortuŝan rakonton, ĉi tiuj personoj ne estas ĝenerale konataj de la socio, sed ili faris senegoisman kontribuon al la ĉina socia kaj kultura evoluigo, ankaŭ pro ili ni ĉiuj homoj plenas de varmeco kaj espero, ĝuste pro tio, Sumsong opinias, ke ili estas indaj por reprezenti la ĉinan popolon partopreni en stafetado de olimpika torĉo."

La grupo Legendo estas la unua ĉina entrepreno historie, kiu fariĝis plej bona subtenanto de Olimpikoj. Kreive disvolvante olimpikan merkatigon, Legendo ne forlasis sian devon, kiel ĉina entrepreno, kaj laŭplane partoprenis en diversaj bonstatigaj aferoj. Por ke pli da ĉinoj partoprenu en Olimpikoj, de 2006 la grupo Legendo faras la aktivadon de "vojaĝo al miloj da gubernioj de Legendo por Olimpikoj", la grupo propagandis olimpikan koncepton en pli ol 800 ĉinaj bazaj gubernioj kaj la nombro de partoprenantoj superis 8 milionojn. Altnivela vicĝenerala direktoro de Legendo sinjoro Chen Shaopeng diris, ke la aktivado celas ke pli da homoj ĝuu ĝojon, alportitan de Olimpikoj.

"Ni esperas, ke homoj en foraj lokoj havos la ŝancon partopreni en Olimpikoj kaj ĝui Olimpikojn, ĉar Olimpikoj estas la solena aktivado de la ĉina nacio."

Kreo de "verdaj olimpikoj" estas promeso de Pekinaj Olimpikoj 2008, ankaŭ la direkto, por kiu subtenantoj klopodas. Kiel tutmonda kunlabora partnero de Internacia Olimpika Komitato, la korporacio General Electric ĉiam sin dediĉas al mediprotekta afero. Ili uzis teknikon de verda mediprotekto sur multajn kampojn de trafiko, sekurigo, defensivo, energio, lumigo kaj akva trakto de Pekinaj Olimpikoj.

Ĝenerala direktoro kaj ĉefa plenuma oficisto de limigita korporacio General Elektric (Ĉinio) Steve Bertamini diris, ke General Elektric pluapaŝe ekspluatos strategion de "verda kreo" en Ĉinio, plenforte akcelos pli vastan uzadon de energiŝparaj kaj mediprotektaj altpintaj teknikoj por helpi al ĉina kontinuigebla disvolvo kaj pekinaj "verdaj olimpikoj".

"General Elektric jam serioze faris promeson. Ni volas ne nur kontribui nian forton, sed ankaŭ investi niajn teknikojn kaj kapitalojn por helpi al Pekino realigi la celon de verdaj olimpikoj. Ni faris multajn laborojn de ekstera kontaktiĝo kaj montris atingojn de pekinaj verdaj olimpikoj. Ni certe povas elmontri fieran flankon de la urbo."

Fariĝi subtenantoj de Olimpikoj altigis ne nur markan famecon, sed ankaŭ entreprenan socian devsenton. Kodak, Cocacola kaj aliaj multaj subtenantoj de Olimpikoj respektive disvolvis serion da publikaj bonstatigaj aktivadoj.

Prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Jacques Rogge taksis dirante, ke diversnivelaj subtenantoj de Pekinaj Olimpikoj partoprenis en publikaj bonstatigaj aktivadoj, ili faris kontribuon al plivastigo de olimpika spirito, ankaŭ akiris ŝancon por montri sin en la internacia scenejo kaj skulpti sian bonan figuron.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto