Vizitu Forumon

Influo el krizo de sekundara kredito al ĉina ekonomio estas limigita (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

En jarkunveno de 2008 de Boao-a Azia Forumo, kiu fermiĝis antaŭ nelonge, usona krizo de sekundara kredito estis unu el temoj, varme pridiskutataj de ĉeestantoj. En la forumo, multaj altnivelaj personoj de ĉinaj ekonomiaj rondoj esprimis, ke ĝis nun negativa influo el la krizo de sekundara kredito al ĉinaj financo kaj doma kaj biena proprietoj estas malgranda. Ili ĝenerale opiniis, ke akcelante plu financan reformadon, Ĉinio devas tiri lecionon de la krizo de sekundara kredito kaj fortigi kontroladon kaj administradon al financo.

La usona krizo de sekundara kredito kaŭzis tutmondan financan fluktuadon kaj igis la tutmondan ekonomion, precipe usonan ekonomion, montri descendan signon. Alfrontante la krizon, diversaj landoj, inkluzive de Ĉinio, alte sin gardas kontraŭ ebla influo.

La usona krizo de sekundara kredito fontas en usona blinde plivastiĝanta merkato de doma kaj biena proprietoj. Kaj post pliiĝo en sinsekvaj jaroj, ĝis nun ĉina merkato de doma kaj biena proprietoj ne reduktis sian temperaturon. Tial iuj fakuloj opiniis, ke ŝaŭmo de ĉina merkato de doma kaj biena proprietoj estas tro granda, eble influate de la usona krizo de sekundara kredito, en la kuranta jaro aperos turnpunkto, eĉ la merkato eniros en "malvarman vintron". Estro de politika esplora centro sub ĉina Ministerio pri Loĝeja kaj Urba-Kampara Konstruado sinjoro Chen Huai esprimis, ke ĉi tia opinio estas tre pesimisma.

"Mi ne opinias, ke ĉina doma kaj biena proprietoj alfrontas valon, ignorante la usonan krizon de sekundara kredito kaj Olimpikojn en 2008, ĉina postulo al doma kaj biena proprietoj, kaŭzita de la urbetiga procezo, estas la longtempa disvolva strategia procezo, kiu finiĝos en 20 ĝis 30 jaroj. Ĉiuj neatenditaj akcidentoj aŭ gravaj programoj influas nur strukturajn rilatojn space kaj tempe de kapitaloj aŭ riĉfonta kolekto. Ne pro la usona krizo de sekundara kredito, venos vintro de ĉina doma kaj biena proprietoj."

Sed, ekonomikisto kaj ĝenerala direktoro de Goldman Sachs Azia Limigita Korporacio sinjoro Hu Zuliu opiniis, ke kvankam nun ne manifestiĝis influo el la usona krizo de sekundara kredito al la ĉina industrio de doma kaj biena proprietoj, tamen tio ne signifas, ke la ĉina industrio de doma kaj biena proprietoj povas malstreĉi singardon. Ĉar laŭ usonaj spertoj, se aperos problemo de la industrio, tio naskos seriozan influon al tuta financa sistemo kaj makroskopa ekonomio.

"Ni devas eviti la opinion pri specialeco de Ĉinio, ni ne devas opinii, ke ĉar Ĉinio estas vasta, plenas de riĉaj produktoj aŭ ekonomio kontinue pliiĝis en la lastaj 30 jaroj, tio, ĉu la ŝaŭmo de doma kaj biena proprietoj en Usono fine krevos aŭ kaŭzos financan krizon, senrilatos al Ĉinio. Mi sentas, ke ni devas esti konscienca pri tio."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto