Vizitu Forumon

Influo el krizo de sekundara kredito al ĉina ekonomio estas limigita (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Krom la industrio de doma kaj biena proprietoj, ĉar ĉinaj financaj establaĵoj tenas malmultajn sekundarajn kreditojn, tial ili ne estis grande impulsataj. La 12-an de aprilo en la 17-a ministronivela konferenco de Internacia Mona kaj Financa Komitato de Internacia Mona Fonduso en Vaŝingtono, estro de la ĉina centra banko, Ĉina Popola Banko, sinjoro Zhou Xiaochuan esprimis, ke en la krizo de sekundara kredito, pro posedo de koncernaj financaj produktoj, ĉinaj iuj financaj establaĵoj suferis iun perdon, sed la perdo estas limigita kaj en la amplekso digestebla.

Sed, iuj fakuloj kaj specialistoj opiniis, ke la usona krizo de sekundara kredito frapis alarmilon. La usona krizo estas, ke per multaj financaj derivaj instrumentoj, altriskaj kapitaloj de doma kaj biena proprietoj en la maniero de valorpaperigo eniris en investan merkaton. Nun, Ĉinio troviĝas en la unuapaŝa periodo de disvolvo de la merkato de financaj derivaĵoj, kvankam la skalo estas malgranda, tamen Ĉinio devas atenti efike kontroli kaj solvi merkatajn riskojn de la unuapaŝa periodo.

Dum la Boao-a Forumo, respondeculoj de multaj ĉinaj grandaj ŝtataj komercaj bankoj opiniis, ke ĉinaj financaj establaĵoj, inkluzive de komercaj bankoj, devas tiri la lecionon, ke en la krizo usonaj kaj eŭropaj bankoj suferis perdon, teni klaran korpon, meti riskan kontroladon en la ĉefan lokon kaj realigi propran stabilan administradon kaj kontinuan disvolvon. Ĝenerala direktoro de Ĉina Industria kaj Komerca Banko sinjoro Jiang Jianqing opiniis, ke en la riska administrado de financaj establaĵoj, estraro portas ĉefan devon de riska administrado.

"Speciala nivelo kaj travivaĵoj de membroj de estraro estas pli pluriga, ili elmetos proponojn pri risko laŭ diferencaj anguloj. Cetere, ilia speciala kvalito estas tre grava, mi opinias, ke ili devas havi profundan komprenon pri financo."

Jiang Jianqing montris, ke inkluzive de komercaj bankoj, investantoj devas porti grandan devon al la usona krizo de sekundara kredito, ĉar ili aĉetis amason da usonaj ŝuldoj. Li apelaciis, ke azia ŝulda merkato estu pli pluriga por ke investo estu pli malkoncentra, tio utilos disigi riskon."

En la Boao-a Forumo, prezidanto de ĉina banka administra kaj kontrola komitato sinjoro Liu Mingkang esprimis, ke la usona krizo donis gravan inspiron al ĉina financo, tio ĝuste estas, ke la registaro devas pluapaŝe fortigi financan administradon kaj kontroladon.

"Kontrolaj kaj administraj establaĵoj devas stari ĉe merkato kaj esti preta por ĉiam. Se ĉefkorpoj de la merkato ne volas aŭ nekapablas venki siajn problemojn, tiam kontrolaj kaj administraj establaĵoj devas alpreni rimedojn kaj protekti interesojn de deponantoj kaj investantoj, tio estas respondeco de kontrolaj kaj administraj establaĵoj. Kontrolaj kaj administraj establaĵoj devas ne nur fari interpacigon enlande, sed ankaŭ kunaranĝi aferojn kun aliaj fakoj. Parolante pri tutmondiĝo kaj liberiĝo, ni devas havi komunajn normon, kadron kaj metodon por analizi nian riskon, kaj per internacia kunlaboro preventi problemojn de iu lando aŭ plivastiĝon de krizo al aliaj landoj."

Sed, Liu Mingkang ankaŭ montris, ke fortigo de kontrolado kaj administrado ne signifas, ke la ŝtato libere intervenas en funkciadon de financaj establaĵoj. En la estonteco, Ĉinio ankoraŭ persistos en financa reformada direkto kaj pluapaŝa malfermo, ĉi tia fundamenta direkto ne estos reguligata pro fluktuo de internacia financa merkato. Samtempe, financa malfermo devas funkcii en la maniero de altiĝo laŭgrada por trakti riskon kaj problemon, alportitajn de malfermo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto