Vizitu Forumon

Ĉinaj eksportaj entreprenoj aktive traktas eksterkomercan stagnon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

Lastatempe en la ĉina suda urbo Kantono fermiĝis la 103-a Ĉina Eksport-Importa Foiro (simple titolita Kantona Foiro). Nun, influita de usona krizo de sekundara kredito kaj revaluto de renminbi, ĉina eksterkomerco alfrontas senprecedencan severan situacion. Tial, ĉi-foja Kantona Foiro, kiu estas nomata "ĉina eksterkomerca barometro", estas tre atentata. Dum intervjuo, nia raportisto informiĝis, ke ĉinaj eksportaj entreprenoj aktive faras transformadon por trakti la eksterkomercan malfacilan situacion. Hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi la transforman vojon de ĉinaj eksportaj entreprenoj.

Ĉiujare okazas du fojojn la foiro, la foiro estas ĉina sinteza internacia komerca soleno kun plej longa historio, plej granda skalo kaj plej bona negoca efiko. La 30-an de aprilo, fermiĝis la 103-a Kantona Foiro. En la foiro, la raportisto intervjuis kelkajn eksportistojn:

"Du turkaj aboniloj faritaj en la lasta jaro estas nuligitaj, rimarkinde la situacio estas severa. Precipe ni ne havas plu impostan resendon kaj revalutas renminbi, tial la citita prezo en usonaj dolaroj certe leviĝas. Do, kiel fremdlandaj klientoj akceptos?"

"Nun, samtempe ŝanĝiĝas la kurzo, revalutas renminbi, altiĝas laborforta kosto kaj ŝtallaminataĵa prezo, tial entreprenoj vere renkontas malfacilon."

Kiel la ĉina eksterkomerca barometro kaj ventdirektilo, la Kantona Foiro briligis la alarman signon al ĉinaj eksportaj entreprenoj, ke en diversaj eksportaj industrioj aperis la tendenco de rimarkinda malrapidiĝo de kresko. Ankaŭ statistikaj donitaĵoj el la ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano montras, ke en la unua trimestro de la kuranta jaro, la ĉina eksporta totala sumo estas 300 miliardoj da usonaj dolaroj, la kreska mezuro malleviĝis je pli ol 5% ol en la sama periodo de la lasta jaro, kaj favora saldo malpliiĝis je 11% ol en la sama periodo de la lasta jaro, en la unua trimestro en kelkaj grandaj eksportaj merkatoj de Ĉinio, kreskmezuro de eksportado al Usono estas plej malalta, nur estas 5,4%, tiu al Eŭropa Unio kaj al Asocio de Sudorientaziaj Landoj ankoraŭ stabile kreskis.

Eksportistoj, ĉeestantaj al la Kantona Foiro, ĝenerale esprimis, ke la revaluto de renminbi alportis fortan premon al ili. Revaluto de la kurzo pri renminbi al usonaj dolaroj subpremis interezojn de eksportaj entreprenoj, kiuj kalkulas sumon en usonaj dolaroj. Kompreneble tio influas tekstilan, vestan kaj aliajn industriojn, dependantajn de eksportado. Ĉina tekstila internacia vesta limigita korporacio sinjoro Li Lingmin citis ekzemplon dirante:

"En la fino de la lasta jaro, mi subskribis kontrakton en la konverto je 7,2 juanoj. Kiam mi plenumos la kontrakton en junio de la kuranta jaro, la konverto ne atingos 7 juanojn. Subskribante la kontrakton, mi havis profiton, sed plenumante la kontrakton, mi malprofitos."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto