Vizitu Forumon

Ĉinaj eksportaj entreprenoj aktive traktas eksterkomercan stagnon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

Krom la kurza problemo, sekve de grandmezura pliiĝo de ĉina eksterkomerca favora saldo en la lastaj jaroj, intensiĝas prilabora komerco, kiu estis stimulata antaŭe. La gravita punkto de ĉina eksterkomerca politiko kliniĝas al plibonigo de komercaĵa strukturo, akcelo de transformado, eskalado de prilabora komerco kaj kontrolado de eksportado de komercaĵoj kun alta energi-konsumo, alta polucio kaj dependaj de riĉfontoj. Cetere, redukto aŭ nuligo de eksporta imposta resendo, leviĝo de krudaĵa prezo kaj laborforta kosto kaj multiĝo de nedifinaj faktoroj en la tutmonda merkato, kaŭzita de la usona krizo de sekundara kredito, influas multajn ĉinajn entreprenojn. Antaŭ ĉi tia severa internacia kaj enlanda situacioj, ĉu la ĉina registaro ŝanĝos sian eksterkomercan pensfadenon? Kiel ĉinaj eksportaj entreprenoj traktos la situacion? Tio estas la plej atentataj temoj.

En la flanko de la registaro, ĉeestanta al la Kantona Foiro, ĉina komerca ministro sinjoro Chen Deming klare esprimis, ke nun la ĉina eksport-importa stato ankoraŭ troviĝas en racia sfero. Li diris:

"Nun laŭ doganaj donitaĵoj de januaro ĝis marto de la kuranta jaro, la faktoroj vere kaŭzis influon, sed la influo ne superis nian antaŭvidon kaj ankoraŭ troviĝas en racia sfero. La nuna stato ankoraŭ estas relative ideala, oni ne devas esti panika."

Efektive, la ĉina Ministerio pri Komerco konstante atentas disvolvan direkton de la ĉina eksterkomerco. La raportisto komprenis, ke antaŭ nelonge la ministerio sendis personojn al ĉinaj diversaj ĉemaraj eksportaj grandaj provincoj por esplori eksportan situacion de enlandaj entreprenoj. En ĉi-foja Kantona Foiro, la ministerio ankaŭ aktive faris kunsidojn kun delegitoj el entreprenoj kaj profunde komprenis ilian staton. Intervjuate, Chen Deming diris, ke la ministerio laŭmonate observos la ĉinan eksportan situacion kaj se influo al eksportado estos granda, laŭ situacio Ĉinio kunordigos makroskopan reguligan politikon.

Samtempe, li emfazis, ke kvankam administraj fakoj alte atentas la nunan eksterkomercan disvolvan direkton, tamen Ĉinio firme reguligos plu strukturon de produktoj kun alta polucio, alta energi-konsumo kaj dependaj de riĉfontoj, kaj limigos kaj malpermesos plu produktadon kaj eksportadon de poluciaj produktoj.

En la flanko de entreprenoj, preza levo estas la plej rekta rimedo kontraŭ la severa situacio, kaj multaj entreprenoj alprenis la rimedon. Vesta aĉetanto el Usono sinjoro Jeffery S. Hochster ofte ĉeestas al Kantona Foiro, li profunde sentis la prezan ŝanĝiĝon en merkato. Li diris:

"En decembro de la lasta jaro, prezo rimarkinde ekleviĝis, ĝenerale pliiĝis de 15% ĝis 25%."

Sed, pro bona kvalito kaj oportuna transporto, Jeffery S. Hochster ankoraŭ volas aĉeti ĉinajn komercaĵojn. Aĉetanto el Jemeno Mohammed H. Al-Zahri partoprenas en ĉiuj Kantona Foiro de la lastaj jaroj. Ĉi-foje li aĉetos ŝraŭbojn. Li trovis, ke la valida tempo de citita prezo estas nur 10 tagoj. Li diris:

"Sekve de ŝanĝiĝo de la kurzo pri renminbi al usonaj dolaroj, kompreneble leviĝas prezo. Tial nia profito estas malmulta kaj la konkurenco pli akra. Citita prezo pliiĝos post 10 tagoj."

Akcepta kapablo de klientoj estas limigita, tial preza levo ne estas la plej bona solva metodo. Pli da entreprenoj per produkta eskalado akiras novan merkatan spacon aŭ per rapidigo de konstruado de propraj markoj kaj sendependa intelekta proprieto tenas merkatan kvoton.

Sinjorino Liu Xiaohua el limigita korporacio Pakwell de la provinco Guangdong, kiu faras interkonsiliĝon kun Mohammed H. Al-Zahri, sciigis al la raportisto, ke ili diskutas kun klientoj pri kalkulo en eŭroj aŭ renminbi, sed multaj klientoj ne volas akcepti. Por trakti la pli kaj pli akran konkurencon, la korporacio fondis novan fabrikon, la fabriko finas produktajn laborprocedojn, kiujn aliaj fabrikoj finis antaŭe. Sinjoro Liu Xiaohua diris:

"Nun, ni havas novan fabrikon. Ni mem faras iujn laborprocedojn, tial ni povas redukti koston kaj akiri sukceson per kvanto."

Eksterkomerca respondeculo de Guangdong-a Grupo Galanz sinjoro Liu Guizhong sciigis al la raportisto, ke unu el iliaj metodoj estas plivastigo de nove prosperaj merkatoj, tial parta ŝrumpo de iu merkato ne kaŭzos falon de tutmonda negoco. Nun ili tre atentas merkatojn en Hindio, meza kaj suda Ameriko kaj Afriko.

Laŭ Liu Guizhong, la plej ŝlosila rimedo ĝuste estas kreado de markoj. Li diris:

"En la marka flanko, iuj potencaj entreprenoj devas konsideri disvolvon de regiona marko al tutmonda marko. Nur kiam potencos via marka influo, tiam altiĝos via kapablo de diskuto pri prezo."

Laŭ fakuloj, nun venas la tempo de transformado kaj eskalado de ĉinaj eksportaj entreprenoj. En ĉi tiu periodo, se entreprenoj venkos defiojn, ili povos renkonti novan esperon. Post transformado, ĉina eksporta situacio estos pli racia.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto