|
|
||
La urbo Shouguang sidas en la ĉina meza shandong-a duoninsulo, havas abundajn naturajn riĉfontojn kaj oportunan trafikan kondiĉon. Antaŭ 20 jaroj, Wang Leyi, respondeculo de la vilaĝo Sanyuanzhu en la urbo Shouguang levis "legomkorban reformadon" per esploro kaj invento de "vintra legombudo" kaj tio finis la historion, ke nordanoj manĝis nur ĉinajn brasikojn kaj napojn vintre, kaj pro tio Shouguang estas titolita "ĉina legoma urbo". En la lastaj jaroj, legoma eksportado de Shouguang multfoje kreis novan rekordon, tial iuj homoj sincere tropis Shouguang kiel "mondan legomkorbon".
Sed antaŭ kelkaj jaroj, legomoj de Shouguang ne estis tiel bonvenigataj en la internacia merkato. Sinjoro Yin Yong, respondeculo de jarcenta moderna agrikultur-ekspluata limigita korporacio Sanyuan konigis, ke komencante eksportan negocon, ili renkontis multajn malfacilojn. Li diris:
"En 2000, ni komencis tomatan landliman eksporton al Rusio. Per sunbrila forcejo, ni produktis tomatojn en la tuta jaro. Sed eksporto al Rusio estas unika, tial merkata fluktuo relative estis granda. Se nia specimeno ne atingis ilian normon, ili ne akceptis ĉiujn produktojn."
En 2002, spinaca eksportado al Japanio multfoje estis rifuzita de Japanio, tio premis eksportajn entreprenojn. Studanto de legoma esplorejo sub shandong-a agrikultura scienca akademio sinjoro Lang Fengqing konigis, ke eksporta bremso fontas en tio, ke produkta kvalito ne atingis postulon, ankaŭ ekzistas la ebleco, ke celataj landoj reguligis importan kvanton. Li diris:
"Ekzemple, kiam bezono al iu legomo en la internacia socio malpliiĝas, tiam homoj altigos importan sojlon, pliigos ekzamenajn programojn por regi eksportadon, tio influos eksportantojn kaj legomkamparanojn."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |