Vizitu Forumon

Normaliga produktado kreis ĉinan "legoman urbon" (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Antaŭ la akra internacia konkurenco, por eviti la premon oni devas altigi propran produktokvaliton kaj per altkvalitaj produktoj eniri en la internacian merkaton. Tial la urbo Shouguang popularigis "normaligan produktadon".

Por ke iuj kamparanoj nek ĉasu nur kvanton nek multe uzu kemisterkon kaj insekticidon kaj por krei bonan legoman internacian markan figuron, la urbo Shouguang la unua elmetis la agrikulturan sloganon pri "alta produktkvanto, bona kvalito kaj alta efiko" kaj ĉiuflanke akcelis agrikulturan normaligan produktadon. Sperto de la shandong-a agrikultura scienca akademio Jia Xi konigis, ke de la lastaj jaroj la akademio sin dediĉas al scienc-esplora konkerado de "normaliga produktado". Li diris:

"Unuflanke, ni elektis kaj kultivis specojn taŭgajn al eksportado kaj alprenis rimedojn por garantii kvaliton kaj sekurecon de produktoj kaj kontentigi eksportajn kondiĉojn. Aliflanke, en la ekzamena kaj kvarantena flanko, ni faris provincan specimenan kontrolon. De projektado de bazoj, produktado ĝis la fina prilaborado, teknikaj spertoj faras gvidon en la tuta produkta ĉeno."

Legomeksportaj entreprenoj kaj kamparanoj de Shouguang kaj multaj lokoj de Shandong rekte profitis de politika subteno de la registaro kaj de gvidado de spertoj. En 2006, la kolekta marko "Shouguang-Legomo" estis registrita, tio markas, ke shouguang-aj legomoj kun la trajto de origino estas konata de la socio per bona kvalito. Shouguang ankaŭ investis 14 milionojn da juanoj por fondi specialan markan ekzamenan centron, la ekzamena rezulto estas konfirmata de pli ol 50 landoj de la mondo, tio signifas, ke la marko "Shouguang-Legomo" estas vaste konfirmata de la internacia merkato. Sinjoro Yin Yong, respondeculo de jarcenta moderna agrikultura ekspluata limigita korporacio Sanyuan, diris:

"Nun, la perspektivo de la merkato estas bona, ni havas proprajn bazojn por produkti semplantidojn. Kreinte la merkaton, kamparanoj akiris multan enspezon, tio stimulas ilin daŭrigi normaligan plantadon."

Nun, pro "normaliga produktado", ne nur Shouguang-Legomo starigis bonan internacian figuron, sed ankaŭ pli kaj pli da ĉinaj kamparanoj profitis, internacia konkurenca forto de ĉinaj agrikulturaj produktoj pli multe potencas kaj internacia marko pli multe sonas.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto