Vizitu Forumon

Ĉinaj entreprenoj firme produktas tendojn por subteni plagitajn lokojn (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

Karaj aŭskultantoj, pro la tertremo en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan en la 12-a de majo, amaso da domoj falis. En la procezo de rekonstruo, tendoj estas portempaj loĝejoj de popolamasoj en plagitaj lokoj, tial bezono estas granda. Pro tio, la ĉina registaro firme produktas tendojn kaj ellaboris planon pri livero de 900 mil tendoj al plagitaj lokoj en unu monato.

Ankaŭ ĉinaj entreprenoj pri tendoj sinsekve reguligis produktan planon kaj organizis produktadon. La 22-an de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao aparte esploris tendan produktadon en la urbo Huzhou de la ĉina provinco Zhejiang, kie amasiĝis multaj ĉinaj entreprenoj pri tendoj. Hodiaŭ ni ĝuste gvidos vin eniri en la urbon Huzhou kaj kompreni produktan staton.

En limigita korporacio pri eksterdomaj turismaj uzaĵoj Yinge, stebmaŝinoj senĉese funkcias, por ŝpari tempon laborantoj kuras, iuj faras pakon kaj aliaj movas aĵojn, ĉie estas okupa sceno. Laborantoj laŭvice laboras eĉ tra nokto, por liveri urĝe bezonatajn tendojn al plagitaj lokoj, ili estas lacaj, sed havas neniun plendon. Laborantino Zeng Qu diris:

"Servado al popolanoj en plagitaj lokoj estas enda, per la tendoj, ili almenaŭ povos sin ŝirmi."

En la lastaj dek jaroj, Yinge ĉiam estas la fikspunkta entrepreno pri produktado de prisavaj tendoj de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj. Post la tertremo en Wenchuan, Yinge ricevis mendilon de la ministrejo pri produktado de 36 mil tendoj en unu monato, tio egalas fini antaŭan duonjaran produktokvanton en unu monato. Tial, la entrepreno urĝe mobilizis ĉiujn membrojn kaj plenforte produktas tendojn tra tagoj kaj noktoj. Ĝenerala direktoro de Yinge sinjoro Tang Ye konigis:

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto