Vizitu Forumon

Ĉinaj entreprenoj firme produktas tendojn por subteni plagitajn lokojn (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

"Unue, ni mobilizis laborantojn. Due ni haltigis produktadon de mendiloj je 600 mil usonaj dolaroj, inkluzive de mendiloj de 3 britaj kaj francaj klientoj kaj turnis tutan kapablon al produktado de prisavaj tendoj. Trie ni urĝe aĉetis materialojn kaj poste rapide ĉiuflanke disvolvas produktadon."

Tang Ye diris, ke kvankam tio probable alportos iun perdon, tamen antaŭ la katastrofo ĉiuj ĉinoj rigardas kontribuon al plagitaj lokoj kiel honoron.

Ankaŭ limigita korporacio pri amuzaj uzaĵoj Top ricevis la mendilon pri produktado de 50 mil tendoj en unu monato, duoble pli ol la produktokapablo. Por fini la taskon, la korporacio tuj reguligis produktan procedon kaj sufiĉe fosis potencialan forton. La korporacio dividis produktadon en 9 ĉenerojn kaj 9 filioj respektive respondecas, kaj per portempa varbo kaj luo, organizis pli ol 4 mil talentajn laborantojn laŭvice produkti senhalte.

En la du korporacioj, multaj laborantoj venis el plagitaj lokoj. Por la urĝa tasko, laborantoj, kiuj vizitos parencojn, resendis biletojn kaj aktive ĵetis sin en la produktadon. Zuo Zongqin el sichuan-a Mianyang diris:

"Urĝe mankas tendoj en plagitaj lokoj. Mi volas laŭkapable fari pli da tendoj por ke niaj samvilaĝanoj frue havu loĝejon."

Cetere, koncernaj fakoj de la huzhou-a registaro forte solvas diversajn problemojn en produktado kaj transportado de entreprenoj pri tendoj. La rimedoj, alprenitaj de la registaro, inkludas aranĝon de bankoj kaj aliaj financaj instalaĵoj por plenforte subteni entreprenojn en la flanko de cirkula kapitalo. Ekzemple, la registaro helpis al la korporacio Yinge solvi krediton de 30 milionoj da juanoj. Samtempe, la huzhou-a registaro organizis maturajn teknikajn laborantojn kaj volontulojn sin ĵeti en produktadon de tendoj, organizis sufiĉajn aŭtojn por garantii transporton kaj rigore kontrolis kvaliton de tendoj.

Laŭ konigo, laŭkalkule la korporacio Yinge povas produkti pli ol 46 mil tendojn sur la bazo de 36 mil tendoj kaj la korporacio Top pliigos almenaŭ 30 mil tendojn sur la bazo de 50 mil tendoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto