|
|
||
Laŭ enketo, fare de chengdu-a komitato de investa akcelo al pli ol mil eksterkapitalaj entreprenoj, post 10 tagoj de la tertremo, preskaŭ 80% de eksterkapitalaj entreprenoj rekomencis produktadon. Pli ol 80% de la 128 entreprenoj el mondaj 500 potencoj, rekomencis normalan produktadon. Krom en Dujiangyan kaj Pengzhou, eksterkapitalaj entreprenoj en aliaj regionoj de Chengdu neserioze suferis la tertremon.
Dum intervjuato, raportisto trovis, ke fido de eksteraj komercistoj pri investo en Chengdu ne estas influita de la tertremo. Ĝenerala direktoro de singapura telekomunika scienc-teknika limigita korporacio (Chengdu) sinjoro William Gan Kian Hock diris:
"Ni kiel eble plej klopode sciigis al niaj fremdlandaj klientoj kaj nia ĉefstabejo, ke Chengdu ne estis damaĝita kaj ĉiutaga vivo rekomenciĝis. Nun, akvo, elektro, reto, telekomuniko kaj flughaveno en Chengdu ne estas influitaj, tial nia entrepreno ne estos influata ĉi tie."
Plenuma vicĝenerala direktoro de Ericsson-Telekomunika Limigita Korporacio (Ĉinio) sinjoro Alfred Ling esprimis, ke li plenas de fido pri la estonta disvolvo.
"Mi volas paroli al tiuj, kiuj volas investon en Chengdu, ke Chengdu ne havas grandan ŝanĝon, ekonomio ankoraŭ estas sana kaj laborforto ankoraŭ posedas konkuran forton. Jes, okazis fortega tertremo en Sichuan, sed mi opinias, ke rekonstruado alportos multajn ŝancojn."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |