Vizitu Forumon

Fido de eksteraj komercistoj pri investo en Chengdu ne malpliiĝis

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Iuj famaj eksteraj komercistoj, kiel Internacia Komerca Maŝina Korporacio (IBM) kaj Intel-Korporacio, sinsekve esprimis fidon pri investo en Chengdu. Internacia Komerca Maŝina Korporacio esprimis, ke en la kuranta jaro la korporacio plue plivastigos skalon de bazo pri servado de komisiado al eksteraj kontraktantoj en Chengdu kaj la nombro de laborantoj pliiĝos de 600 ĝis mil. Intel-Korporacio esprimis, ke disvolva plano de la korporacio en Chengdu ne ŝanĝiĝos, ankaŭ tagordo de vizito al Chengdu, fare de ĝenerala direktoro, ne estos nuligata pro la tertremo.

Ĉina-japana kunkapitala entrepreno, Chengdu-a Konstrua Maŝinara Limigita Korporacio Kobelco atestis chengdu-an investan valoron per ago. Ĝenerala direktoro Takiguchi Kazumitsu esprimis, ke la 6-an de junio, la ĉefstabejo de la korporacio en Japanio oficiale aldonis novan investan programon valorantan je 3,4 miliardoj da juanoj.

"Nia korporacio estas unu el la grandaj entreprenoj je dekmiliardoj da juanoj, kulturataj de la urbo Chengdu, antaŭ la tertremo la programo estis difinita. La tertremo ne kaŭzis iun ajn influon al niaj laborejoj, tial ni tute ne konsideris nuligon de la programo aŭ finon de investaj programoj en Chengdu."

Oficistoj de Chengdu esprimis, ke kvankam la tertremo kaŭzis iun perdon, tamen ĝi pruvis, ke chengdu-a investa medio povas rezisti provon. Post la tertremo, chengdu-aj diversaj fakoj tuj funkciigis urĝan komune agan sistemon, garantiis provizadon de akvo kaj elektro, taksis perdon de laborejoj, samtempe eniris en entreprenojn kaj komprenis staton kaj bezonon de entrerpenoj. Vicestro de sichuan-a industria kaj komerca buroo sinjoro Yang Yue esprimis, ke la loka registaro liveros pli bonan investan medion al eksterkapitalaj entreprenoj post la tertremo.

"Nun ĝenerale ni faras enketon kaj esploron al ĉinkapitalaj, eksterkapitalaj kaj privataj entreprenoj, kiuj suferis la katastrofon. Informiĝinte pri iliaj malfaciloj kaj problemoj, ni ellaboros politikojn, la politikoj havos klarajn celojn, estos efikaj kaj validaj kaj povos solvi problemojn."

La oficisto esprimis, ke pri problemoj en reproduktado de entrerpenoj, la loka registaro fortigos servadon kaj ĉiudimensie helpos entreprenojn.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto