Vizitu Forumon

Vigle disvolviĝas ĉina koncesio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Koncesio estas komerca funkciiga modelo pri plivastigo per aliĝo de vendejoj kaj ĉenbutikoj. Korporacioj McDonald's kaj Kentucky Fried Chicken ĝuste uzas ĉi tian modelon.

Malfrue komenciĝis ĉina koncesio, sed dank' al pli ol 20-jara evoluado, ĝi montris bonan disvolvan perspektivon kaj estas pli kaj pli multe atentata de ĉinaj kaj fremdlandaj riskaj investantoj. Hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi ĉinan koncesion.

La ĉina koncesio komenciĝis en la fino de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento kaj eniris en rapide disvolvan periodon en la 90-aj jaroj. Kafa kaj manĝaĵa limigita kompanio Shangdao komencis koncesion ĝuste tiam. En la lastaj pli ol 10 jaroj, la kompanio rapide disvolviĝis, nun ĝi posedas pli ol mil vendejojn en la tuta Ĉinio kaj Shangdao fariĝis ĉina fama kafa marko. Parolante pri disvolvaj spertoj, estro de oficejo de la kompanio Liu Zhengxiang diris, ke por bone fari koncesion, kompanio devas havi sciencan negocan strategion. Li diris:

"Oni devas esti sobra kaj nuligi blindecon. Se vi estos potenca, vi havos merkaton, alie ĉio malordiĝos. Oni devas firme pugniĝi, poste malrapide disetendi la fingrojn, tial ĉena gravit-centro de koncesio floros ĉiuflanke."

Kompare kun Shangdao, Kultura kaj Festivala Limigita Korporacio Jinyu Liangyuan komenciĝis malfrue, sed disvolvo estas rapida. En 2001, esplorinte geedziĝfestan merkaton, ĝenerala direktoro Luo Zhichao opiniis, ke koncesio estas la proksima vojo de potenciĝo. Tial, Jinyu Liangyuan elmetis la koncepton pri tutbutika produktado kaj liveris ĉiudimensian kaj fakan teknikan trejnon al koncesiuloj. Luo Zhichao diris:

"Koncesio ĉefe celas liveri al koncesiuloj programojn pri tutbutika produktado. Havante ne nur produktojn, sed ankaŭ bonajn teknikon, administradon kaj negocon, oni sukcesos en funkciigo post ordigo."

Laŭ statistiko de la ĉina Ministerio pri Komerco, en la lastaj jaroj ĉina jara kreska proporcio de koncesio superis 30%. Ĝis la fino de 2007, la nombro de koncesiaj vendejoj superis milionon kaj koncesio fariĝis grava konsistiga parto en la vivo de ĉinoj. Vicestro de fako pri koncesia trejno de ĉina komerca asocio sinjoro Gou Qingchun diris:

"Ĉina koncesio disvolviĝas de skalo malgranda ĝis granda, baze fariĝis la organika konsistiga parto. Koncesio kovris manĝadon, trinkadon, veston, kaj detalan komercon, ĝi havas grandan merkatan spacon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto