Vizitu Forumon

Vigle disvolviĝas ĉina koncesio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

La vigla disvolvo de ĉina koncesio altiris atenton de ĉinaj kaj fremdlandaj riskaj investantoj, kaj pro la atento koncesia merkato estos pli vigla. Laŭ konigo, ĝis la fino de 2007, la ĉinaj koncesiaj kompanioj Malgranda Ŝafo, Tutmonda Lernejo pri IELTS, Ĉina 21-Jarcenta Bieno kaj aliaj sukcese enkondukis riskan investon.

Kiel usona riska establaĵo, en la lasta marto Kleiner Perkins Caufield and Byers investis 10 milionojn da usonaj dolaroj al Pekina Teknika Limigita Kompanio Huizhong Yizhi. La kompanio Huizhong Yizhi fondiĝis antaŭ 4 jaroj, posedas pli ol mil laborantojn kaj 40 rektadministrajn trejnajn centrojn. Vicĝenerala direktoro de Kleiner Perkins Caufield and Byers Zhou Wei diris, ke li havas fidon pri koncesio en ĉinaj fakoj de eduko, hotela ĉeno kaj kuracado. Li diris:

"Ni investis Huizhong Yizhi, kiu laboras pri diĝita amuza eduko. Nun la kompanio faras kolegiojn pri karikaturo kaj filmo, en la tuta lando estas jam pli ol 40 kolegioj kaj ili rapide plivastiĝas."

Plenuma ĉefa oficisto de risk-investa konsila kompanio Pekina Kapital-Esplora Limigita Kompanio Jiafucheng sinjoro Zheng Jinqiao opiniis, ke koncesia trajto tre konformas al postulo de risk-investantoj. Li diris:

"Risk-investantoj pli multe atentas stabilan kaj maturan negocan modelon kaj kontinuan kreskan kapablon de entreprenoj. Se negoca modelo estas taŭga kaj kontinua kreska kapablo potenca, sendube la kompanio kontentigos postulon de risk-investantoj kaj estos bone rigardata de risk-investantoj."

Kvankam perspektivo estas vasta, tamen ankoraŭ ekzistas problemoj urĝe solvotaj. Pro tio, la ĉina registaro ellaboris "Koncesian Administran Regularon" kaj ĝi validiĝis en majo de la kuranta jaro.

Ĝenerala direktoro de Kultura kaj Festivala Limigita Korporacio Jinyu Liangyuan Luo Zhichao opiniis, ke la publikigo de la regularo akcelos purigon kaj normigon de la koncesia merkato. Li diris:

"La regularo ludos akcelan rolon por normigi ĉenfakojn kaj purigi la nunan merkaton. Tendence koncesio ankoraŭ troviĝas en la evoluanta periodo, venonte havos pli grandajn potencialan forton kaj spacon, kaj certe havos pli bonan perspektivon."

Ankaŭ Gou Qingchun, vicestro de fako pri koncesia trejno de ĉina komerca asocio, opiniis, ke post la validiĝo de la regularo, la registaro devas pluapaŝe fortigi administradon kaj kontroladon al koncesio kaj garantii realigon de la regularo.

Gou Qingchun diris, ke sekve de la fortigo de administrado kaj kontrolado, fare de la ĉina registaro kaj dank' al komuna klopodado kaj akcelado de koncesiaj kompanioj kaj pli da risk-investaj institucioj, ĉina koncesia fako orde disvolviĝos kaj perspektivo estos pli vasta.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto