Vizitu Forumon

(foto)Ĉina plej granda scienca parko forte disvolvos energiŝparan kaj mediprotektan industrion

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

De la lastaj jaroj ŝparado de energio kaj reduktado de polucio estas la temo, multe atentata de mondaj entreprenoj en diversaj fakoj, ankaŭ en Ĉinio estas ĉi tiel. Hodiaŭ ni ĝuste gvidos vin eniri en la ĉinan plej grandan sciencan parkon, pekinan Zhongguancun-an Sciencan Parkon kaj kompreni konstruadon de ekologia parko.

En 1988 fondiĝis la pekina Zhongguancun-a Scienca Parko, nun amasiĝis pli ol 18 mil enlandaj kaj fremdlandaj alt-sciencteknikaj entreprenoj. Estro de administra komitato de la parko sinjoro Dai Wei konigis, ke en la lastaj jaroj laŭ la celo de konstruado de ekologia parko, Zhongguancun-a Scienca Parko ordigis sin, konstruis multajn energiŝparajn kaj mediprotektajn instalaĵojn, ekzemple sunoenergian elektruman instalaĵon, ankaŭ faris transformadon per mediprotektaj teknikoj al ekzistantaj instalaĵoj. Li diris:

"Por ŝpari energion kaj akvon, ni aktive alprenas regenerajn energiojn kaj utiligas konstruajn energiŝparajn teknikojn. Por konstrui ekologian medion, ni forte protektas variecon de nunaj vegetalaroj kaj senĉese altigas verdigan kovraproporcion kaj utiligaproporcion de regeneraj riĉfontoj."

Kompreneble, pro konstrui ekologian parkon, la Zhongguancun-a Scienca Parko ne nur faris la bazajn laborojn, sed ankaŭ kulturis nombron da scienc-teknikaj entreprenoj sur la energiŝpara kaj mediprotekta kampo.

Kompanio Tsinghua Tongfang en la parko estas unu el ĉinaj plej bonaj entreprenoj sur la kampo de informadiko, la kompanio fandis mediprotektajn teknikajn faktorojn en la negocajn kampojn de fabrikado de informadikaj produktaĵoj, televidiloj, komputiloj kaj inteligentaj konstruaĵoj. Koncerna respondeculo Fan Xin konigis:

"Per desulfuriga tekniko, nia granda elektruma stacio akceptis desulfurigan negocon de multaj enlandaj programoj kaj bone disvolviĝis. Ni ankaŭ akceptis vidindaĵan briligan negocon de multaj grandaj kaj mezgrandaj programoj, inkluzive de olimpikaj programoj, ni ĵetis koncepton energiŝparan kaj mediprotektan en la programojn."

Alia entrepreno de la parko, Pekina Limigita Kompanio Dinamika Forto laboras pri produktado de komercaĵoj energiŝparaj kaj mediprotektaj. Lastatempe, la kompanio esploris kaj produktis plej novan centroklimatizilan filtrilon, kompare kun tradicia filtrilo, la nova havas kaj bonan aeropurigan efikon, altefikan kaj energiŝparan karakteron. Nun, ĉi tia klimatizila filtrilo estas bone bonvenigata en la merkato kaj vaste uzata. Ankaŭ en konstruado de amaskomunikila vilaĝo de Pekinaj Olimpikoj, oni uzas la novan produktaĵon.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto