Vizitu Forumon

(foto)Ĉina plej granda scienca parko forte disvolvos energiŝparan kaj mediprotektan industrion

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Laŭ konigo, ĝis la jaro 2007 proksimume 2 mil entreprenoj laboras pri kreado de teknikoj energiŝparaj kaj mediprotektaj, ilia produktovaloro preskaŭ atingis 80 miliardojn da juanoj kaj okupis dekonon de la parka totala produktovaloro.

Estro de la administra komitato de Zhongguancun-a Scienca Parko Dai Wei esprimis, ke en la parko troviĝas nombro da internaciaj laboj kaj esploraj centroj sur la kampo energiŝpara kaj mediprotekta, kvarono de tutlandaj scienc-teknikaj riĉfontoj sur la kampo de media protektado kaj energio amasiĝis ĉi tie kaj amaso da internacie progresintaj novaj teknikoj energiŝparaj kaj mediprotektaj naskiĝis ĉi tie. Tial, la parko rigardas konstruadon de ekologia parko kiel estontan disvolvan gravitan punkton. Dai Wei diris:

"De la lastaj jaroj, la parko rapide disvolviĝas en la flanko de industrioj de media protektado kaj energio, entreprenoj kreskas rapide kaj amasiĝa efiko estas tre klara. Ni forte disvolvos kreadon de teknikoj pri media protektado kaj energio, uzos teknikan amasiĝon, liveros instalaĵojn, produktan servadon kaj aliajn altpintajn ĉenojn kaj formos altpintan, altefikan kaj altradiadan grupon de industrioj pri energio kaj media protektado."

Dai Wei esprimis, ke en la estontaj dek jaroj,  Zhongguancun-a Scienca Parko plenforte subtenos disvolvon de industrioj energiŝparaj kaj mediprotektaj per la rimedoj de ellaboro de industria projekto kaj kapitala subteno.

Nun, la parko ellaboras projekton pri disvolvo de industrioj energiŝparaj kaj mediprotektaj kaj ellaboris koncernajn normojn, postulojn kaj garantiajn rimedojn en la flanko de media protektado, ŝparado de energio kaj utiligo kaj trakto de eluzitaĵoj. Samtempe, la parko difinis dek gravajn inĝenieriaĵojn, rigardos la dek inĝenieriaĵojn kiel la kernon, konstruos nombron da demonstraj programoj kun progresintaj teknikoj kaj rimarkinda efiko kaj per la demonstraj programoj akcelos disvolvon de la industrio energiŝparaj kaj mediprotektaj.

Cetere, la parko ankaŭ publikigis regularon pri kapitala subteno al programoj energiŝparaj kaj mediprotektaj. La parko donos maksimuman kapitalan subtenon je 5 milionoj da juanoj al programoj pri novaj energioj, utiligo de regeneraj energioj, protektado de akvaj riĉfontoj kaj ŝparado de energioj.

Estro de la administra komitato de la parko Dai Wei esprimis, ke la industrio energiŝpara kaj mediprotekta estas matena-suna fako. Subtenate de politikoj kaj atentata de la socio, la fako montras vigle disvolvan tendencon, ankaŭ havas tre brilan perspektivon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto