Vizitu Forumon

Qinghai-a cirkula agrikulturo ŝanĝis vivon de kamparanoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Karaj aŭskultantoj, en multaj ĉinaj kamparaj lokoj, tio estas ofte vidata, ke oni utiligas forcejon por plibonigi kreskan medion de agrikulturaj produktoj. Sed estas malfacile, ke oni alprenis la saman metodon en malriĉa loko alta super la marnivelo. Hodiaŭ ni kune venu al ĉina qinghai-provinca orienta reciproke helpa tu-nacieca aŭtonoma gubernio kaj komprenu, kiel kamparanoj en la malriĉa gubernio utiligais cirkulan forcejon kaj ŝanĝas propran vivon.

Qinghai-Tibeta Alt-Ebenaĵo estas unu el la monde plej altaj alt-ebenaĵoj, titolita "monda firsto". La provinco Qinghai sidas en la Qinghai-Tibeta Alt-Ebenaĵo, la meznombra alteco superas 3 mil metrojn super la marnivelo. Ĉi tie, temperaturo estas malalta, relativa humideco granda, kreska periodo de agrikulturaj produktoj mallonga, malmultaj specoj konformas al la loko, kaj pro oftegaj naturaj katastrofoj, en lokoj altaj super la marnivelo de la provinco oni ne povas planti ekonomiajn produktojn kun alta aldonvaloro, tial altigo de enspezo de kamparanoj ĉiam estis malfacila afero de la loka registaro. Antaŭe, helpa maniero al malriĉaj gubernioj estas subvencio de manĝaĵoj; en la lastaj jaroj, en eksperimentoj esplorantaj ŝanĝon de tradicia agrikultura penso, la provinco Qinghai laŭgrade trovis riĉigan metodon pri disvolvo de cirkula forcejo en lokoj altaj super la marnivelo. Nun, ĉi tiu metodo estas laŭgrade konata kaj praktikata de lokanoj.

Reciproke helpa tu-nacieca aŭtonoma gubernio ĝuste estas unu el eksperimentejoj de cirkula forceja agrikulturo. Pro tio, ke la gubernio estas alta super la marnivelo kaj fora de urboj, kaj legoma merkata sistemo estas ne kompleta, koncernaj fakoj gvidas 5 urbetojn kaj vilaĝojn sub la gubernio aktive disvolvas forcejon kaj plantas naturajn kaj sendamaĝajn legomojn, rozojn kaj aliajn agrikulturajn produktojn kun alta ekonomia valoro, dank'al tio la totala enspezo proksimiĝis al 1,3 milionoj da juanoj. Forcejaj agrikulturaj produktoj fariĝis nova kreska punkto de enspezo de kamparanoj en lokoj altaj super la marnivelo.

Maljunulo Yang Youchang estas oficisto de la vilaĝo Xiayi sub la gubernio. Parolante pri forceja enspezo, li kalkulis al raportisto:

"Ni konstruis pli ol 400 forcejojn en loko Qiantan, se jara enspezo de ĉiuj forcejoj estos 5 mil juanoj, la totala enspezo superos 2 milionojn da juanoj, kaj tio estas konservativa donitaĵo, ni jam havas forcejon kun jara enspezo je pli ol dekmil juanoj. En la lasta jaro, pokapa enspezo de nia vilaĝo estas 2 920 juanoj, en la estonteco ni klopodos por pliigi la enspezon ĝis dekmil juanoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto