Vizitu Forumon

Qinghai-a cirkula agrikulturo ŝanĝis vivon de kamparanoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Kiel nova ekonomi-disvolva modelo, cirkula ekonomio estas realigi cirkulan utiligon de eluzitaĵoj en la sistemo kaj sub la modelo pri "Riĉfontoj al Produktoj al Eluzitaĵoj al Regeneraj Energioj". En la reciproke helpa tu-nacieca aŭtonoma gubernio, la loka registaro investis multajn kapitalojn, konstruis cirkulajn forcejojn por kamparanoj kaj kondukis kamparanojn ŝanĝi primitivan liberaeran kulturan kutimon kaj planti iujn agrikulturajn plantojn kun alta ekonomia aldono en forcejoj. Pro ĉi tiuj rimedoj, kamparanoj, kiuj kutimis liberaeran kultivadon de generacio al generacio, akiris neatenditan enspezon.

En la vilaĝo Xiayi, la loka registaro ne nur helpis al lokanoj establi forcejojn, sed ankaŭ fondis mingasan lageton. Ili kombinis "porkoĉambron, necesejon, mingasan lageton kaj plantadon en unu tuton kaj komplete konstruis domojn de kamparanoj kaj sunkuirfornon, kaj formiĝis ekologia hejmloko. La raportisto eniris en iun hejmon, vidis, ke en ĉambro ĉe domoj estas porkoj, sub porkoĉambro estas mingasa lageto, en kampo ĉe la porkoĉambro mastro plantas rozojn kaj infanoj gaje kuras ĉirkaŭ sia patrino, kiu tondas rozojn. Ŝi, la mastrino, diris al la raportisto:

"En marto de la lasta jaro, ni plantis rozojn, nun jam akiris pli ol 1 300 juanojn, hodiaŭ povos akiri pli ol 400 juanojn. Sub la porkoĉambro estas mingasa lageto, mingaso rekte estas enkondukata al kuirejo, kiel gaso, kaj fajro estas pli granda ol gaso, mingaso estas ankaŭ pura kaj ni neniam bezonas aĉeti karbojn."

La urbeto Nanmenxia de la reciproke helpa tu-nacieca aŭtonoma gubernio same disvolvis cirkul-ekonomian forcejon. Ĉar legomoj kaj fruktoj, plantataj en la urbeto, ne povas atingi vendan sezonon, tial la loka registaro kondukas kamparanojn utiligi pajlon kaj bovan fekaĵon por planti manĝeblan fungon. La plantado de manĝebla fungo montras tutnovan riĉigan spacon al lokanoj. Kamparano Lei Youwu diris al la raportisto:

"Kompare kun plantado de legomoj kaj fruktoj, enspezo el plantado de manĝebla fungo estas pli granda. Ni troviĝas en la loko je pli ol 2 800 metroj super la mara nivelo, ĉi tie natura katastrofo estas oftega, plantado en kampoj estas influata de la naturo, sed plantado en forcejo estas ne influata."

Laŭ praktiko de la provinco Qinghai, cirkula agrikulturo povas efike utiligi riĉfontojn, altigi produktproporcion de la tero kaj realigi antaŭe neplenumeblan aferon. Utiligante modernajn sciencon kaj teknikon, qinghai-aj kamparanoj marŝas sur la nova vojo de cirkula ekonomio.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto