Vizitu Forumon

Pekinaj alt-sciencteknikaj entreprenoj akiris riĉajn fruktojn en sindenpenda kreo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19
Karaj aŭskultantoj, pekina Zhongguancun-a Scienca Zono troviĝas en la pekina nordokcidenta regiono, ĉi tie amasiĝis proksimume 20 mil alt-sciencteknikaj entreprenoj. En la lastaj kelkaj jaroj, subtenate de la registaro, per sendependa kreo zhongguancun-aj alt-sciencteknikaj entreprenoj esploris kaj produktis amason da novaj produktoj kaj teknikoj, kaj produktoj kaj teknikoj de multaj scienc-teknikaj entreprenoj atingis internacian progresintan nivelon kaj firme staras en enlanda kaj fremdlanda merkatoj. Hodiaŭ ni ĝuste babilos pri rakontoj de la entreprenoj.

Zhongguancun-a Scienca Zono estas plej vigla regiono de ĉinaj kreivaj entreprenoj. Lenovo, Sohu, Pekina Huaqi-Informadika Diĝita Teknologia Limigita Korporacio kaj aliaj famaj entreprenoj ĝuste de tie marŝis al la mondo. Por pluapaŝe stimuli sendependan kreon de entreprenoj, en la lastaj jaroj administra komitato de Zhongguancun-a Scienca Zono kaj la ĉina Scienc-teknika Ministerio kune funkciigis "provpunktan laboron de cent kreivaj entreprenoj". Per selektado, cent entreprenoj el novaj industrioj fariĝis la unuaj provpunktaj entreprenoj.

Limigita Kompanio de Inĝeniera Labo pri Inteligenta Grupo kaj Riĉfonta Ĝuo ĝuste estas unu el la unuaj provpunktaj entreprenoj. En 2005, Lenovo, kompanio Changhong, kompanio Konka kaj aliaj, sume 8 gvidaj entreprenoj pri komputilo kaj elektraj hejmaparatoj kune establis ligon pri la industrio de inteligenta grupo kaj riĉfonta ĝuo kaj komune ekspluatis "Interkonsenton pri Inteligenta Grupo kaj Riĉfonta Ĝuo", per la interkonsento oni povas realigi inteligentan reciprokan ligon, riĉfontan ĝuon kaj kunlaboran servadon inter diversaj komputiloj kaj elektraj hejmaparatoj en limigita areo. Ĝenerala direktoro de Limigita Kompanio de Inĝeniera Labo pri Inteligenta Grupo kaj Riĉfonta Ĝuo sinjoro Sun Yuning konigis, ke nun jam preskaŭ cent entreprenoj el Ĉinio, Usono, Japanio, Israelo kaj aliaj landoj aliĝis al la ligo. Li diris:

"La nombro de membroj de la ligo jam atingis 113, ili kovris 85% de enlanda televidila kampo kaj okupis proksimume duonon de merkatoj de komputiloj, poŝtelefonoj kaj blankaj elektraj hejmaparatoj. Ĝis la fino de la jaro 2007, jam pli ol 20 specoj de produktoj pri inteligenta grupo kaj riĉfonta ĝuo estas oficiale vendataj en la merkato."

Forte subtenate de la administra komitato de Zhongguancun-a Scienca Zono, fariĝinte provpunkta entrepreno de Zhongguancun, la kompanio pluapaŝe fortigis scienc-teknikan esploradon. En novembro de la lasta jaro, internacia propono pri normo de inteligenta grupo kaj riĉfonta ĝuo fariĝis la unua internacia normo sur la kampoj de kunlaboro inter komputiloj, elektrokonsumaĵoj kaj telekomunikaj produktoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto