Vizitu Forumon

Pekinaj alt-sciencteknikaj entreprenoj akiris riĉajn fruktojn en sindenpenda kreo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

Por ke scienc-teknikaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kun teknika potenciala forto kaj bona disvolva perspektivo glate kresku kaj pliigu kapablon de sendependa kreo, la zhongguancun-a administra komitato ellaboris serion da politikoj stimulantaj sendependan kreon de entreprenoj, ekzemple politikoj pri subteno al provpunktaj entreprenoj fortigi norman ellaboron kaj intelektan proprieton, pri konstruado de gravaj scienc-teknikaj bazaj instalaĵoj, pri akcepto de gravaj specialaj programoj kaj pri fortigo de propagandado de provpunktaj entreprenoj. La administra komitato ne nur liveris kapitalan helpon, sed ankaŭ establis kunlaboran mekanismon kun Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la ĉina Scienc-teknika Ministerio. Laŭ neplena statistiko, en la lasta pli ol unu jaro post komenco de la provpunkta laboro, koncernaj fakoj subtenis preskaŭ 200 programojn de provpunktaj entreprenoj, la totala sumo estas preskaŭ miliardo da juanoj kaj proksimume 4 miliardoj da juanoj de socikapitaloj estas rekte iniciatitaj.

Estro de la administra komitato de Zhongguancun-a Scienca Zono sinjoro Dai Wei konigis, ke post disvolvo de la provpunkta laboro, entreprenoj fortigis investon por scienc-teknika esploro kaj ekspluato, aperis multaj novaj produktoj kaj teknikoj. Cetere, per malfermo de laboratorio kaj kunlaboro kun akademioj kaj universitatoj, entreprenoj akiris progreson en ŝlosilaj teknikoj, multaj novaj produktoj kaj teknikoj jam eniris en la merkaton.

Sur la bazo de laboro de unuaj provpunktaj entreprenoj, en la lasta majo Zhongguancun-a Scienca Zono selektis 79 entreprenojn kiel duajn provpunktajn entreprenojn. Pekina kompanio Alt-Teknologia Riĉeco ĝuste estas unu el ili, ĝi estas la alt-sciencteknika entrepreno pri poŝtelefonoj kun sekuraj informoj. Nun, la kompanio jam ricevis 28 rajtigitajn patentojn kaj posedas 10 kernajn patentajn teknikojn. Ĝenerala direktoro de la kompanio sinjoro Zhang Zhengyu opiniis, ke kreo estas ne nur teknika kreo, sed ankaŭ kreo de administra modelo, gvidata de tekniko. Li diris:

"Teknika kreo estas nia kerno, samtempe oni devas atenti kreon de komerca modelo kaj kulturo. Ni devas ĝisfunde iri el la malbona cirkulado de konkurenco depende de kosto kaj malalta prezo, per kreo altigi teknikan enhavon kaj aldonan valoron de produktoj, marŝi sur la vojo de bona cirkulado de kreo, alta aldona valoro, alta repago al alta krea investo."

La opinio de sinjoro Zhang Zhengyu reprezentas penson de multaj alt-sciencteknikaj entreprenoj. Fortigante investon sur la kampo de teknikaj esplorado kaj ekspluatado, la entreprenoj starigis propran markon kaj entreprenan kulturon per diversaj ŝancoj. Pekinaj Olimpikoj estas tre bona ŝanco por ĉinaj entreprenoj kaj multaj famaj entreprenoj en Zhongguncuan altigis propran markan figuron per la olimpikoj. Laŭ neplena statistiko, 78 programoj de Zhongguancun partoprenis en konstruado kaj servado de la olimpikoj. 8 entreprenoj fariĝis olimpikaj mondaj kunlaboraj partneroj, sponsoroj, solaj provizantoj kaj liverantoj, kaj akiris uzan rajton de olimpikaj signoj. Estro de la administra komitato de Zhongguancun-a Scienca Zono Dai Wei konigis al raportisto:

"Grupo Lenovo estas la unika ĉina entrepreno en mondaj kunlaboraj partneroj de Internacia Olimpika Komitato. La kompanio Sohu estas sponsoro pri reta servado de Pekinaj Olimpikoj. "

Laŭ konigo, estontece Zhongguancun-a Scienca Zono pluapaŝe fortigos kapitalan subtenon kaj ĉionampleksan planadon al alt-sciencteknikaj entreprenoj, stimulos entreprenojn partopreni kaj porti ŝtatajn gravajn scienc-teknikajn programojn kaj stimulos la registaron unue aĉeti novajn produktojn de provpunktaj entreprenoj pri sendependa kreo. Li diris:

"Ni stimulos entreprenojn ellabori strategion pri teknika kreo, fortigi investon al esplorado kaj ekspluatado, establi esplor-ekspluatan platformon, fortigi esploron kaj ekspluaton de ŝlosilaj teknikoj, senĉese altigi kapablon de teknika kreo kaj ellabori normon pri sendependa intelekta-proprieta tekniko kaj produkti ĉi tiajn produktojn. Koncernaj fakoj kune instalos kapitalon por subteni kampojn de softvaro, servado de informoj, bioinĝenieriaĵo, nova medikamento, energio kaj media protektado kaj donos subtenon al entreprenoj en platforma establigo, teknika reformado, esplorado, ekspluatado, industriigo kaj uzado de demonstra inĝenieriaĵo."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto