|
|
||
Sinjoro Wen Baoxiang estas ĝenerala direktoro de pekina beilangzhong-a flora centro. La akcia limigita kompanio havas dek jarojn kaj sidas ĉe la Ĉefurba Flughaveno. Wen Baoxiang diris, ke kiam la kompanio fondiĝis, nur iuj grandaj entreprenoj kaj klientoj de vojaj verdigaj establaĵoj mendis malmultajn verdigajn plantidojn. Sekve de pli kaj pli multa atento al media protektado kaj verdigo, pliiĝas bezono de plantidoj kaj floroj por urba konstruado. En 2004, antaŭvidinte disvolvan potencialan forton de la flora merkato, ili ekkunlaboris kun iuj scienc-esploraj institutoj kaj kondukis florajn kultivajn teknikojn. La negoco bone disvolviĝas, ili kultivis pli ol cent specojn de verdigaj plantidoj kaj havas la jaran produktan kapablon je pli ol 7 milionoj da vazoj. Fine, ilia kultivejo estis difinita kiel olimpika floraprodukta bazo kaj akiris la olimpikan mendilon pri produktado de 8 milionoj da vazoj de floroj. Kompare kun la jaro 2007, la venda kvanto duobliĝis. Wen Baoxiang diris:
"En la kuranta jaro, nia profito superos 1,5 milionon da juanoj, la efiko certe estos pli bona ol tiu en la lasta jaro."
Laŭ konigo, por kultivi olimpikajn florojn, en septembro de la lasta jaro ili investis 20 milionojn da juanoj por plibonigi bazajn instalaĵojn kaj establi intelektecan forcejon areantan je 30 mil kvadrataj metroj. Ĉi tia forcejo realigis regan aŭtomatigon, aŭtomate ŝirmas lumon, akvumas kaj regas internan temperaturon laŭ flora kreska bezono.
Nun, floroj, produktitaj de beilangzhong-a flora centro, estas metitaj en "Birda Nesto", "Akva Kubo" kaj aliaj ĉefaj konkursejoj, ankaŭ ĉe pekina centra vojo, olimpika vojo kaj aliaj gravaj kampoj, la totala areo atingis 200 mil kvadratajn metrojn.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |