Vizitu Forumon

Olimpikaj floroj kreis grandan merkaton (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Antaŭ kelkaj jaroj, Pekino ĝuste komencis scienc-esploran planon pri kultivado kaj plantado de olimpikaj floroj. Post kiam Pekino akiris la organizan rajton de gastigo de la 29-a someraj olimpikoj, multaj ĝardenaj specialistoj elmetis, ke en aŭgusto en Pekino, temperaturo estas alta, humideco estas alta kaj ofte pluvas, malmultaj floroj povas suferi ĉi tian medion, kaj pro natura florotempo, aranĝo de olimpikaj floroj estas malfacila problemo.

De tiam, pekina ĝardenscienca instituto komencis esplori olimpikajn florojn. Ĝenerala inĝeniero Li Yanming diris:

"Ni faris laboron en du flankoj. Unue, ni selektis ĉiujn enlandajn kaj fremdlandajn specojn por scii, kiuj povas esti uzataj en Pekino. Due, ni faris kultivon. Neniu el ekzistantaj specoj povas elteni varmon kaj lumon, ni nur povas kultivi ĉi tiajn specojn."

Konfirmi, kiaj floroj taŭgas al pekina somera klimato, ne estas facila afero. La floro devas havi longtempan florotempon, rezisti pluvegon kaj altan temperaturon de pli ol 30 celsiaj gradoj, facile esti flegata kaj havi altan indicon de supervivado. Studantoj unue selektis ĉi tiajn florojn el enlandaj kaj fremdlandaj pli ol 2 mil specoj, post eksperimento trovis, ke iuj floroj, popularaj en fremdaj landoj, ne taŭgas al pekina somera klimato, kaj ĉinaj floroj ne konformas al la klimato en diversaj flankoj.

En ĉi tiu stato, programo esploranta selekton kaj kultivon de specoj, disvolvita de la ĝardena scienca instituto en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, ludis rolon. De 1995, la instituto mem esploras kaj ekspluatas florojn taŭgajn al pekinaj aparta klimato kaj geografia medio. Studantoj faris eksperimentojn pri plibonigo de multaj floroj, rego de florotempo kaj reguligado de semada tempo kaj sukcesis. Ĉi tiuj spertoj estas uzitaj en selekta kaj kultiva procezo de olimpikaj floroj.

Estro de flora esplorado de la instituto sinjorino Zhang Xixi diris, ke de esplorado al eniro en merkaton estas longa procezo. Ŝi diris:

"Ni estas fieraj, ke absolute multaj olimpikaj floroj estas selektitaj kaj kultivitaj sendepende de ni. Tio fontas en pli ol dekjara akumulo, estas longa procezo. Ni severe regas florotempon de la fino de julio ĝis fino de aŭgusto. Nun liverantoj mendis iujn specojn ĉe ni."

En la lasta jaro, Pekino publikigis pli ol 500 specojn de olimpikaj floroj, difinitaj de ĝardenaj sciencistoj. Post takso kaj selekto de civitanoj, 20 specoj de floroj taŭgaj al pekina somera klimato kun forta rezisto kaj bona aspekto fariĝis ĉefaj olimpikaj floroj.

Estrino de scienc-teknika fako sub pekina ĝardena verdiga buroo Xu Jia diris, ke post la difino de olimpikaj floroj, pekinaj produktaj entreprenoj komencis pograndan produktadon. Ŝi diris, ke plantado kaj vendado de olimpikaj floroj estas merkataj agoj, la registaro nur difinis ĝeneralan projekton.

"En Shunyi, Chaoyang, Haidian, Daxing, Fangshan, Changping, Yanqing kaj aliaj pekinaj distriktoj kaj gubernioj, troviĝas floraproduktaj bazoj. Produktado kaj vendado de floroj estas merkataj agoj, aĉetantoj decidas floran specon. Ekzemple, tablotenisa konkursejo troviĝas en Pekina Universitato, tial Pekina Universitato aĉetis florojn. Ĝardena buroo nur faras ĉionampleksan planadon, ekzamenas kaj difinas projekton de ŝlosilaj areoj kaj decidas grandan projekton."

Nun, ĉirkaŭ Pekino preskaŭ 3 mil kamparanaj familioj laboras pri flora plantado. Iuj maltrankvilas, ke post la olimpikoj, multaj floraproduktaj entreprenoj alfrontos vendan stagnon. Sed ĝenerala direktoro de beilangzhong-a flora centro Wen Baoxiang opiniis, ke disvolva perspektivo de flora plantado estas tre bona. Li diris, ke mediprotektado estas la ŝtata longtempa politiko, ekologia koncepto de loĝantoj senĉese fortiĝas, kaj bona ekologia medio alportos bonaĵojn al entrepenoj en varbo de komercistoj kaj al vivo de popolanoj. Estontece, ili forte disvolvos produktadon de altgradaj floroj. Li diris:

"Post la olimpikoj, ankaŭ ekzistos aliaj aktivadoj, kiel plibonigo de la medio, verdigo de hejmoj, oni bezonas florojn kaj verdajn plantidojn kaj la bezona kvanto estos granda. Estontece, ni plivastigos florajn entreprenojn, faros plibonigon kaj eskaladon, ni forte disvolvos mezgradajn kaj altgradajn florojn por servi al urboj kaj al popolanoj."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto