Vizitu Forumon

De 6 100 punktoj ĝis 2 500 punktoj—Analizo pri tendenco de ĉina akcia merkato (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Karaj aŭskultantoj, la 17-an de oktobro de 2007 en ŝanhaja borso, la plej alta sinteza indico de akcia prezo estis 6 124 punktoj. La 3-an de julio same en ŝanhaja borso, la plej malalta sinteza indico de akcia prezo estis 2 566 punktoj. En la mallongaj 9 monatoj, la malleviĝa mezuro proksimis al 58%. En ĉi tiu periodo, eroindico en shenzhen-a borso malleviĝis de proksimume 20 mil punktoj ĝis malpli ol dekmil punktoj. Kial? Kial tendenco de la ĉina akcia merkato estos estontece? Hodiaŭ ni vizitos kelkajn fakulojn kaj konu koncernan staton.

Profesoro de valorpapera kaj financa instituto sub Ĉina Popola Universitato Zhao Xijun opiniis, ke kialo de la granda malleviĝo de la ĉina akcia merkato estas komplika. Interalie, malrapidiĝo de tutmonda ekonomia kreskado, kaŭzita de usona krizo de sekundara kredito, leviĝo de prezoj kaj aliaj internaciaj faktoroj kaŭzis negativan influon al makroskopa ekonomio, tio estas unu el gravaj kialoj. Li diris:

"De la kuranta jaro, ŝanĝiĝis medio enlanda kaj internacia de makroskopa ekonomio. Laŭ influo el krizo de sekundara kredito al entreprenoj, en la lasta jaro iuj grandaj financaj establaĵoj en la Okcidento multe perdiĝis, tio influis financan merkaton, poste influis la ĝeneralan ekonomion, kaŭzis fluktuadon de la financa merkato, devaluton de usona dolaro, pliiĝon de petrola prezo kaj grena prezo kaj aliajn komplikajn kaj plimalbonajn internaciajn ekonomiajn mediojn, tio influis nian ekonomian disvolvon, eksportadon kaj atingon de korporacioj, kiuj eniris en la akcian merkaton, ankaŭ enkorpiĝis en la akcia merkato."

Estro de valorpapera kaj tempolima-negoca instituto sub Centra Financa Universitato profesoro He Qiang eksplikis la malleviĝon laŭ falo de ekonomia kreskado. Li diris:

"En la kuranta jaro, ĉina ekonomia kreskado eble falos, la kreska mezuro de trimestra totala enlanda produktovaloro falis en 4 trimestroj. Rapideco de ekonomia kreskado falis, gravita punkto de akcia indico malleviĝis. La dua kialo estas, ke en la kuranta jaro prezoj estas altaj, tial la mona politiko estas pli intensa, ankaŭ kapitalo de la akcia merkato estas intensa, tial falis la akcia merkato."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto