Vizitu Forumon

De 6 100 punktoj ĝis 2 500 punktoj—Analizo pri tendenco de ĉina akcia merkato (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

La opinioj de la du fakuloj povas esti atestitaj de statistikaj donitaĵoj, publikigitaj lastatempe. Unue, Usono estas la ĉina dua granda komerca partnero kaj la ĉina plej granda eksporta merkato. Pro la usona krizo de sekundara kredito kaj rapidigo de revaluto de renminbi al usona dolaro, lastatempe eksportado de Ĉinio al Usono rimarkinde malrapidiĝis. En la unua trimestro de la kuranta jaro, totala valoro de komerco inter Ĉinio kaj Usono estis 73,4 miliardoj da usonaj dolaroj, pliiĝis je10,5%, interalie eksportado pliiĝis nur je 5,4% kaj importado pliiĝis je 26,6%.

Due, de oktobro de la lasta jaro ĝis julio de la kuranta jaro, la ĉina centra banko pliigis interezon unufoje kaj altigis proporcion de deponaĵa rezervo de renminbi de financaj establaĵoj 5-foje, dissendis bilojn de la centra banko multfoje por altiri interbankan transmerkatan fluecon, pro tio malfacileco de entreprena kredito plimultiĝis kaj akcia kapitalo revenis al bankaj deponaĵoj, tio alportis negativan influon al akcia merkato.

Cetere, la du fakuloj tute elmetis devizon, nome certe aperos abrupta malleviĝo post abrupta leviĝo. Profesoro de valorpapera kaj financa instituto sub Ĉina Popola Universitato Zhao Xijun diris, ke post 2007 neracia leviĝo de la ĉina akcia merkato estas unu el kialoj de la granda malleviĝo de la kuranta jaro.

La du fakuloj opiniis, ke unu el la gravaj kialoj pri neracia leviĝo de la ĉina akcia merkato estas blindeco kaj spekuleco de investantoj. La blinda ĉaskuro al iuj specifaj industrioj kaŭzis falsan altecon de akciaj prezoj de koncernaj entreprenoj, tio kaŝis danĝeron de la akcia merkato. En la ĉina rondo, aperis diferencaj opinioj pri trakto de la granda malleviĝo, iuj opinias, ke la registaro devas fari intervenon, nome "savi la merkaton". Ekzemple, iuj proponas establi "stabiligan fonduson", nome per speciala establaĵo en la leĝa maniero la registaro establu fonduson, per kontraŭa operacio en la valorpapera merkato bremsu akran fluktuadon de la merkato kaj stabiligu la valorpaperan merkaton. Iuj opinias, ke oni devas taŭge malintensigi monan politikon kaj pliigi provizadon de kapitaloj en la merkato. Pri tio, ĉefa analizisto de valorpapera kompanio Zhongxin sinjoro Cheng Weiqing esprimis, ke laŭ la angulo de administrado kaj inspektado, ĉiuj rimedoj estas kunlaboro kun plenumado de ŝtata makroskopa-ekonomia politiko. Li diris:

"Multaj agoj de la registaro celas ne nur savon, efektive apartenas al parto de makroskopa reguligado de la ŝtata ekonomio, tial ne tute celas reguligi indicon. En ĉi tiu stato, rigardi funkciadon de la akcia merkato kiel referencan mezuron de makroskopa ekonomia variablo estas taŭge."

Pri la estonta tendenco de la ĉina akcia merkato, fakuloj havas proprajn atentajn punktojn. Laŭ profesoro de valorpapera kaj financa instituto sub Ĉina Popola Universitato Zhao Xijun, la tendenco de la ĉina makroskopa ekonomio estas la plej ĉefa faktoro influanta la perspektivon de la akcia merkato, kaj li tenas optimisman sintenon pri la tendenco. Li diris:

"Laŭ ekonomia disvolvo en la unua duono de la kuranta jaro, celo de makroskopa reguligado unuapaŝe realiĝis kaj falo de kreska rapideco enkorpigis la makroskopan reguligadon. En la dua duono de la kuranta jaro, faktoroj, influantaj ekonomian kreskadon, estos pli komplika. Se ni taŭge tenos politikojn, ni traktos pli kaj pli komplikan ekonomi-disvolvan medion enlandan kaj internacian kaj realigos nian kaj bonan kaj rapidan disvolvan celon."

Fakuloj ĝenerale opiniis, ke la nuna ĝenerala taksvaloro de la ĉina akcia merkato eniris en taŭgan interspacon. En la lastaj tagoj, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj aliaj gvidantoj inspektis ekonomi-disvolvan staton respektive en Qingdao, Jiangsu, Ŝanhajo kaj Kantono. Dume ili esprimis, ke Ĉinio tenos bazan stabilecon de eksterkomerca politiko kaj subtenos entreprenan sendependan kreon, tio ludos pozitivan rolon al stabiligo de la akcia merkato. Profesoro de valorpapera kaj financa instituto sub Ĉina Popola Universitato Zhao Xijun diris:

"La administra tavolo faris ĉelokan esploron al diferencaj fakoj en reprezentantaj regionoj kaj klare konis realan staton de ekonomia disvolvo, tio utilas al bona juĝado, ankaŭ al objektiva kaj scienca decido. La afero estas bona informo al la merkato, la decido de la merkato al la afero estas pozitiva, tial la merkato ordinare reagos."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto