Vizitu Forumon

"Taishan-Monta Grupo" realigis grandan disvolvon per olimpikoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

Karaj aŭskultantoj, nun forto de "farita de Ĉinio" jam estas konfirmita de la tuta mondo, sed kiel oni skulptas internacian markan figuron kaj altigas famecon de "farita de Ĉinio", tio ankoraŭ estas malfacilaj antaŭ ĉinaj entreprenoj. Pekinaj Olimpikoj liveris malfacile akiritan ŝancon al "farita de Ĉinio" por altigi markan famecon kaj marŝi al la mondo. Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

En Pekinaj Olimpikoj de 2008, ĉinaj entreprenoj kreis serion da historiaj novaj rekordoj, ekzemple, "plej granda liveranto de sportaj ekipaĵoj en la olimpika historio", "la unua skribila liveranto", "la unua liveranto de aera purigilo" kaj "la unua liveranto de bruliga instrumento". Per la scenejo de la olimpikoj, "farita de Ĉinio" unuafoje kolektive sin montris al la mondo.

Liveranto de sportaj ekipaĵoj por Pekinaj Olimpikoj, taishan-monta sporta industria grupo estas la ĉina plej granda fabriko de sportaj ekipaĵoj. Kaptante la ŝancon de Pekinaj Olimpikoj, la grupo rapide kreskis kiel plej granda liveranto de sportaj ekipaĵoj en la moderna olimpika historio. Ĝenerala direktoro de la grupo sinjoro Bian Zhiliang fiere diris intervjuate, ke la grupo ŝanĝis la pli ol 100-jaran historion, ke fremdlandaj entreprenoj monopolis provizadon de olimpikaj ekipaĵoj. Li diris:

"En majo de 2007, nia grupo subskribis interkonsenton kun pekina olimpika organiza komitato kaj fariĝis liveranto de sportaj ekipaĵoj al 'gimnastiko, ĵudo, taekvondo, luktado, bokso kaj atletiko' la 6 programoj en Pekinaj Olimpikoj, centoj da specoj kaj dekmiloj da produktoj eniris en la olimpikojn. Cetere, en la olimpikoj naskiĝis 302 oraj medaloj, interalie 122 naskiĝis el la 6 programoj. Sekureco de sportaj ekipaĵoj, liveritaj de la grupo, estas pli alta ol sekureco en antaŭaj olimpikoj, la ekipaĵoj estas pli sekuraj kaj pli efike garantiis, ke sportistoj atingu altan konkursan nivelon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto