Vizitu Forumon

"Taishan-Monta Grupo" realigis grandan disvolvon per olimpikoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

Kiel unu el ĉinaj plej bonaj entreprenoj pri sportaj ekipaĵoj, taishan-monta grupo liveris sportajn ekipaĵojn kaj pecojn al Atenaj Olimpikoj per kunlaboro kun nederlanda korporacio. En 2007, la grupo estis selektita de pekina olimpika organiza komitato kaj estas liveranto de sportaj ekipaĵoj al 6 grandaj programoj de Pekinaj Olimpikoj. Vicĝenerala direktoro de la grupo sinjoro Dong Huaduan konigis sukcesigan sekreton dirante:

"Nia sukceso fontas ĉefe en du flankoj. La unua estas la produkta scienc-teknika flanko. La scienc-tekniko de sportaj ekipaĵoj jam troviĝas en la gvida loko de la mondo. La dua flanko estas, ke nia grupo produktas konkursajn sportajn ekipaĵojn en pli ol 30 jaroj kaj posedas riĉajn ĉelokajn servajn spertojn. Ĝuste per la du superecoj, ni estis selektitaj de pekina olimpika organiza komitato kiel liveranto."

Dong Huaduan diris, ke en Pekinaj Olimpikoj de 2008, per realigo de granda ŝanĝiĝo de enlanda marko al internacia fama marko, intereso-gajna kapablo kaj memfido de la grupo rimarkinde fortiĝis. Li diris:

"Nun ni faris tion, kion nur fremdlandaj famaj entreprenoj povis fari en la pasinteco, kaj ni pli bone faris. Post kiam ni fariĝis liveranto de Pekinaj Olimpikoj, diversaj mendiloj sinsekve venis, ankaŭ pli da fremdlandaj entreprenoj volas kunkapitali aŭ kunlabori kun ni. En 2008, la monda ekonomio estas malprospera, sed eksportado de niaj produktoj kvarobliĝis. Ekzemple, en unu kaj duona jaroj, ĵuda kuseno, farita de nia grupo, okupis 70% de usona merkato, kaj nun la proporcio pliiĝas."

Plej altnivela konkurso kulturis plej bonan markon. Vasta popularigo de markoj Adidas, Nike kaj Samsung atestis tion. Parolante pri estonta disvolva strategio, Dong Huaduan esprimis, ke daŭra altigo de internacia marka figuro de la nacia marko "Tajshan-Monto" estas la entreprena senŝanceliĝa celo. Li diris:

"Poste, ni popularigos nian markon en la mondo. Ekzemple, en la venontaj Londonaj Olimpikoj kaj diversaj solaj konkursoj, okazigataj de internaciaj organizoj, ni aktive disvastigos nian markon. Estontece, forte altigante figuron de la nacia marko en la mondo, ni akcelos disvolvon de internaciaj konkursaj sportaj ekipaĵoj."

Provizado de sportaj ekipaĵoj ĉiam estas tradicia supereca industrio de Germanio, Francio, Usono kaj aliaj okcidentaj evoluintaj landoj, kaj en ĉi tiuj landoj ekzistas aro da famaj markaj liverantoj. Sed, vicĝenerala direktoro Dong Huaduan fidoplene esprimis, ke la tai-monta sporta industria grupo klopodos liveri sportajn ekipaĵojn al pli ol 10 programoj de la Londonaj Olimpikoj en 2012, kaj la grupo ne preterlasos la olimpikan komercan ŝancon. Li diris:

"Ni certe atingos la celon. Gastigantoj de ĉiuj olimpikoj esperas okazigi perfektajn olimpikojn, sportaj ekipaĵoj estas la granda parto, kaj kvalito estas ilia unua elekto, en Pekinaj Olimpikoj ni atestis, ke ni povas produkti monde plej bonajn sportajn ekipaĵojn. Cetere, ni havas fakan servadan grupon, kaj en Pekinaj Olimpikoj ni faris nulan maltrafon en servado al 6 programoj. Laŭ mi, londona olimpika komitato certe konsideros ĉi tian faktoron."

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi taishan-montan sportan industrian grupon, la ĉinan plej grandan liveranton de sportaj ekipaĵoj. Dankon pro via aŭskulto!


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto