Vizitu Forumon

Olimpikoj akcelis internaciigon de ĉina grupo Haier (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi Grupon Haier, la unikan sponsoron de blankaj elektraj hejmaparatoj de Pekinaj Olimpikoj, 2008.

La Grupo Haier estas ĉina grandskala fabriko de elektraj hejmaparatoj kaj ĝia ĉefstabejo sidas en la ĉina orienta ĉemara urbo Qingdao. Haier estas la kvara granda fabriko de blankaj elektraj hejmaparatoj en la mondo kaj unu el ĉinaj plej valoraj markoj. En 2007, Haier realigis 16,2 miliardojn da usonaj dolaroj de tutmonda negoca sumo.

En aŭgusto de 2005, la Grupo Haier oficiale subskribis traktaton kun pekina olimpika organiza komitato kaj fariĝis la unua sponsoro de blankaj elektraj hejmaparatoj en la olimpika historio. Laŭ Haier, olimpikoj estas unu el sportaj grandiozaj kunvenoj kun plej granda influa forto en la mondo, ĝi liveros mondan scenejon kaj kreos malfacile akiritan ŝancon al Haier por altigi markan influan forton en Ĉinio kaj en la mondo. Laŭ konigo, nun la grupo jam liveris al Pekinaj Olimpikoj 31 specojn kaj pli ol 60 mil produktojn, la produktoj estas uzataj en "Birda Nesto", "Akva Kubo" kaj aliaj, sume en 37 olimpikaj konkursejoj. Ĉefa plenuma oficisto de la grupo sinjoro Zhang Ruimin diris:

"Ni celas tutmondan markon. Nun la olimpikoj ĝuste rapidigis la procezon. La olimpikoj estas gastigitaj en nia hejmo, ni estas la sponsoro, tio ege akcelis nian internaciigan procezon."

Komence de kreo de entrepreno en 1984, la Grupo Haier ĝuste decidis esti senĉese kreanta tutmonda fama marko. Ĝi sinsekve travivis la kvar periodojn, respektive de marka strategio, plurisma strategio, internaciiga strategio kaj strategio de tutmonda marko. Nun unuapaŝe aperis efiko de la multjara klopodado. En Usono, Haier fondis industrian zonon kaj eniris en la vicon de detaladaj ĉenaj entreprenoj, kies produktoj okupis la unuajn 10 lokojn en Usono. En Eŭropo, Haier establis sintezan desegnadan esplor-ekspluatan centron en Italio, Nederlando, Germanio kaj Danlando. En Azio, Haier posedas proprajn esplor-ekspluatajn centrojn kaj vendajn kompaniojn en Tokio de Japanio kaj Seulo de Korea Respubliko, kaj per aĉeto de hindaj kaj sudorientaziaj fabrikoj pri elektraj hejmaparatoj sukcese realigis entreprenan indiĝenigon.

Nun, en la tuta mondo Haier jam havas 8 desegnadajn esplor-ekspluatajn centrojn, inkluzive de ĉina unika diĝita ŝtata grava hejmaparata labo. Esploraj fruktoj de Haier kovras retan kontrolan teknikon de elektraj hejmaparatoj, teknikon pri informatika retplatformo en hejmo, teknikon pri riferfluiga amaskomunikilo kaj pluramaskomunikilan teknikon, rilatas al kampoj de nova materialo, nova energio kaj intelekta socia kvartalo. Ĉefa plenuma oficisto de Haier sinjoro Zhang Ruimin diris:

"Haier ĉiam persistas en muldo de marko per kreo, ni eksportas produktojn ne por gajni fremdajn valutojn, sed por krei markon. Ne 'Farita de Ĉinio', sed 'Kreita de Ĉinio'!"

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto