Vizitu Forumon

Olimpikoj akcelis internaciigon de ĉina grupo Haier (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

Haier enkorpigis la karakterizaĵon de energiŝparado kaj mediprotektado en produktoj, liveritaj al Pekinaj Olimpikoj. Interalie, novtipa glacikesto, kies fridigilo estas farita el karbona dioksido, estas ekspluatita de Haier speciale por la olimpikoj. Ĉar karbona dioksido estis ŝanĝita al likvaĵa fridigilo, tial premo de kompresoro dek-kelkobliĝis, tio elmetis tutnovan postulon al materialo kaj produkta teknologio de glacikesto. Dank' al ordigo de tutmondaj superecaj riĉfontoj, Haier fariĝis entrepreno, kiu la unua sukcese transformis la teknikon al produkto. Haier liveris 6 mil novtipajn glacikestojn al pekinaj diversaj olimpikaj konkursejoj. Kompare kun tradicia glacikesto, la novtipa glacikesto ne havas kompresoron, tial bruo ne naskiĝas.

Cetere, sunenergia klimatizilo de Haier povas ŝpari pli ol 2,4 milionojn da kilovatto-horoj de elektro ĉiujare kaj redukti ellason de karbona dioksido je preskaŭ 2 100 tunoj. Ĝenerala direktoro de fako pri komerca klimatizilo sub Grupo Haier sinjoro Du Guanglin diris:

"Preskaŭ 72% de olimpikaj konkursejoj uzas komercajn klimatizilojn de Haier, ni gajnis la programojn tute per konkuro. Verdo kaj mediprotektado estas nia sukcesiga sekreto, ankaŭ nia ĉefa karakterizaĵo, pekina olimpika organiza komitato tre kontentas pri niaj produktoj."

Samtempe, Haier ankaŭ esploris kaj ekspluatis lavmaŝinon, kiu sen lesivo povas lavi vestojn. Per interna elektroliza instalaĵo, ĉi tia lavmaŝino elektrolizas normalan akvon milde alkalecan kaj iom acidecan. Malforta alkala akvo anstataŭas lesivon kaj povas same forigi koton kaj oleon, malforta acida akvo povas mortigi bakterion kaj nuligi venenon. Kaj ellasita akvo estas neŭtra, ne polucias la medion. Eksperimento atestis, ke la puriga kapablo de ĉi tia lavmaŝino altiĝis je 25% ol kapablo de normala lavmaŝino, proporcio de ŝparado de akvo kaj elektro tute altiĝis je 50%, tial ĉi tia lavmaŝino estas tre energiŝpara kaj mediprotekta.

Haier ne nur liveris ĉi tiujn novajn esplor-ekspluatajn produktojn al Pekinaj Olimpikoj, sed ankaŭ vendas ilin en la merkato. Ankaŭ laŭ diferencaj merkatoj Haier ellaboris malsamajn mediprotektajn planojn. Ĝenerala direktoro de fako pri komerca klimatizilo sub Grupo Haier Du Guanglin diris:

"Ne nur niaj produktoj estas mediprotektaj, sed ankaŭ ni fondis energiŝparan kaj mediprotektan projektan centron en diferencaj areoj laŭ diferencaj produktoj. Ni havas kompletan mediprotektan kaj energiŝparan projekton pri malsamaj landoj kaj malsamaj postuloj."

Liverante altkvalitajn produktojn kaj servadon al konsumantoj, la Grupo Haier havas altan socian respondecon. En junio de 2007 en la tuta lando, Haier ekfunkciigis "olimpikan esperan programon de Haier", monkontribuis 3 milionojn da juanoj al ĉina junulara disvolva fonduso, sinsekve establis "olimpikan elektran bibliotekon de Haier" en tutlandaj 30 esperaj elementaj lernejoj, donacis televidilojn kaj librojn por ke knaboj en malriĉaj lokoj havu ŝancon spekti olimpikajn konkursojn. Direktoro pri azi-pacifika merkato sub la grupo sinjorino Zhang Tieyan diris:

"Efektive, kiel sponsoro, Haier unue disvastigas olimpikan spiriton, unu el aktivadoj ĝuste estas, ke kiam ĉina sportisto akiras oran medalon, tiam Haier monkontribuos unu esperan elementan lernejon."

Samtempe, la olimpikoj alportis abundajn repagojn al Haier. Laŭ konigo de Zhang Tieyan, por sponsori la olimpikojn, la grupo rapidigis transformadon de produkta strukturo kaj fortigis ekspluatadon de produktoj kun alta scienc-teknika enhavo kaj alta aldona valoro. La olimpikoj ankaŭ plivastigis negocan kampon de la grupo.

Estas pli grave, ke pro teknika forto kaj strebado al verda mediprotektado kaj al kultura spirito, montrataj en la sponsorado al la olimpikoj, Haier pluapaŝe altigis markan tutmondan figuron kaj ege levis famecon de markoj de Haier, pli kaj pli da fremdlandaj vendistoj komencis ĵeti rigardon al Haier.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto