Vizitu Forumon

Ĉina registaro ete reguligis ĉefnoton de ekonomia kaj socia disvolvo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51
Karaj aŭskultantoj, en la kvara sesio de la 11-a sesio de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, la ĉina registaro iom ŝanĝis ĉefnoton de ekonomia kaj socia disvolvo, difinitan en la fino de la lasta jaro. "Prevento de ekonomia troa varmo" ne estas plu rigardata kiel la unua tasko. Koncernaj specialistoj opiniis, ke ĉi tiu ŝanĝo montris, ke la ĉina registaro pli multe atentas reguligi ekonomian funkciadon per fleksebla kaj matura metodo laŭ ekonomia disvolva stato. Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

En la lastaj tagoj, en la kvara sesio de la 11-a Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, vicestro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato Zhu Zhixin priskribis estontan ĉefnoton de ĉina ekonomia kaj socia disvolvo. Li diris:

"Tenado de ekonomia stabila kaj relative rapida evoluigo kaj kontrolado de preza trorapida leviĝo estas nia ĉefa tasko en makroskopa reguligado. Ni metos bremsadon de inflacio en elstaran pozicion, tenos kontinuecon kaj stabilecon de politikoj, ĉefe solvos elstarajn kontraŭdirojn kaj problemojn, pliigos anticipecon, celecon kaj flekseblecon de makroskopa reguligado kaj tenos gravitan punkton, ritmon kaj forton de makroskopa reguligado."

La esprimo de Zhu Zhixin estas iom diferenca ol la ĉefnoto, difinita en centra ekonomia laborkunveno en la fino de 2007 kaj la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en la komenco de la kuranta jaro. tiama esprimo estas, ke "Prevento de ŝanĝo de troa rapido de ekonomia kreskado al troa varmo kaj prevento de ŝanĝo de preza struktura leviĝo al evidenta inflacio estas la ĉefa tasko de makroskopa reguligado."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto