Vizitu Forumon

Ĉina registaro ete reguligis ĉefnoton de ekonomia kaj socia disvolvo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Laŭ specialistoj, ĉi tiu ŝanĝo fontas en kono de la ĉina registaro pri ŝanĝo de ekonomia situacio. En la lastaj jaroj, Ĉinio ĉiam tenis du-ciferan jaran meznombran kreskan rapidecon. Sed samtempe kun la altrapida kreskado de ekonomio, aperis elstaraj problemoj, ekzemple pri tio, ke kredito kreskis tro rapide, internacia spezo estis ne ekvilibra, interna konsumo ne sufiĉis, industria strukturo estis ne racia, riĉfonta kaj media pago de ekonomia kresko estis tro granda, tial premo de troa varmo de ekonomia kresko senĉese pliiĝis. Pro tio, en la fino de la lasta jaro, la ĉina registaro difinis la ĉefnoton de ekonomia kaj socia disvolvo, interalie "prevento de ekonomia troa varmo" kaj "prevento de klara inflacio" estas la ĉefaj celoj.

Sed, de la komenco de la kuranta jaro, grande ŝanĝiĝis internacia kaj enlanda ekonomia situacio. Pro tio, la ĉina centra registaro reguligis estontan celon de ekonomia disvolvo.

Membro de Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj ekonomikisto Xu Shanda diris, ke en la kuranta jaro, rilate al la celo de ekonomia kaj socia disvolvo, difinita en la lasta jaro, la ĉina registaro grandmezure pliigis financan investon al la vivo de popolanoj kaj samtempe reduktis kreditan skalon kaj limigis asignon de kredito al industrioj, kies polucio kaj energikonsumo estas altaj, kaj al la industrio de doma kaj biena proprietoj. Nun aperis efiko de ĉi tiuj politikoj. En la unua duono de la kuranta jaro, rapideco de ĉina ekonomia kresko falis proksimume 2%, kreska mezuro de konsumo ege altas kompare kun kreska mezuro de investo, importa kresko rapidiĝis kaj eksporta kresko malrapidiĝis, tial premo de ekonomia troa varmo estas malstreĉita. Xu Shanda diris, ke en ĉi tiu stato, necesas rearanĝo de rimedoj de makroskopa rearanĝo. Li diris:

"En la fino de la lasta jaro, ni elmetis preventi ŝanĝon de troa rapido de ekonomia kresko al troa varmo. En la unua trimestro de la kuranta jaro, nia klopodado por bremsi troan varmon ekludis efikon, kaj la tendenco de troa varmo malrapidiĝis. En la dua trimestro, probablokalkulo de troa varmo jam estas tre malalta. Se estonte oni daŭrigos la rimedojn por preventi troan varmon, tio ne konformos al ŝanĝo de la ekonomia situacio."

Cetere, de la kuranta jaro, la ĉina ekonomio suferis provon de multaj nedifinitaj faktoroj, ili influis ekonomian decidon de la ĉina registaro. Ĉefa ekonomikisto de valorpapera korporacio Yinhe sinjoro Zuo Xiaolei diris:

"En la unua duono de la kuranta jaro, ŝanĝiĝis la ekonomia situacio, naskiĝis multaj nedifinitaj faktoroj, ni travivis tiel grandan naturan katastrofon, tertremon kaj neĝon. Ankaŭ usona sekundara kredita krizo influis ĉinan eksportadon. Tial, necesas denova reguligado de politikoj kaj celo kaj teno de ekonomia stabila funkciado."

Membro de Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj ekonomikisto Xu Shanda diris, ke laŭ nuna stato de ekonomia disvolvo, ĝusta kaj fleksebla reĝustigo de tasko kaj metodo de makroskopa reguligado montras, ke la ĉina registaro senĉese reguligas kaj perfektigas ekonomian decidan mekanismon. Li diris:

"Reguligo al ĉefnoto de ekonomia kaj socia disvolvo montras ŝanĝon de la ĉina centra registaro en la mekanismo de grava ekonomia decido, tio estas tre bona progreso. Ĉinio longtempe plenumis planan ekonomion kaj formis la kutimon, ke fine de ĉiuj jaroj oni faris laboran resumon kaj aranĝis la sekvajaran laboron, poste en la sekva jaro oni plenumis la ekonomian laboran orientilon. Ĉi tiu decida maniero havas grandan mankon, ĉar ekonomia situacio ne ŝanĝiĝas laŭ jaro, se plano difinita laŭ jaro ne povas esti ŝanĝata, decido ne konformas al ŝanĝiĝo de ekonomia situacio."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto