Vizitu Forumon

Tutmondaj elmigrintaj ĉinaj komercistoj plenas de fido pri nordorientazia disvolvo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51
Karaj aŭskultantoj, lastatempe en Changchun, la ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Jilin, okazis nordorientazia ekonomia kunlabora forumo de pinta konferenco de mondaj elmigrintaj ĉinaj komercistoj. Reprezentantoj de elmigrintaj ĉinaj komercistoj el tutmondaj proksimume 40 landoj kaj regionoj amasiĝis kune kaj diskutis pri kunlaboraj spaco kaj maniero, ili plenas de fido pri disvolva potenciala perspektivo de la nordorientazia disvolvo. Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

La forumo estas grava enhavo de nordorientazia investa komerca foiro, kiu jam kvarfoje okazis en la provinco Jilin. Malferminte ĉinan mapon, oni povas vidi, ke ĉinaj nordorientaj provincoj Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio ĝuste troviĝas en kerna regiono de nordorienta Azio, la regiono estas ĉe Rusio, Koreio kaj Mongolio kaj proksimas al Japanio kaj Korea Respubliko, pro la geografia avantaĝo, ĉi tiu regiono estas kerno de disvolvo de nordorientazia regiona ekonomia kaj komerca kunlaboro. Nature, elmigrintaj ĉinaj komercistoj en diversaj landoj atentas la komercan ŝancon. Plenuma prezidanto de Ligo de Mondaj Organizoj de Elmigrintaj Ĉinaj Komercistoj Ding Kai'en montris en la forumo, ke nordorientazia ekonomia disvolvo fariĝos brila punkto de estonta azia disvolvo, ankaŭ la varma punkto altiranta investon de ĉinaj komercistoj. Li diris:

"Elmigrintaj ĉinaj komercistoj estas rigardataj kiel movforto de ĉina ekonomia disvolvo, Ĉinio estas ne nur la grava bazo de elmigrintaj ĉinaj komercistoj por disvolvo, sed ankaŭ nemankigebla faktoro de diversaj landoj en estonta ekonomia plano. Formiĝis tutmondiĝa tajdo de la monda ekonomio, kaj regiona ekonomia kunlaboro estos la tajdo de ekonomia disvolvo en la 21-a jarcento. Nordorientazia ekonomia kunlaboro estos la programo, akcelata de Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, kaj la regiono estos karakteriza kaj rapide disvolviĝos, precipe la regiono radiadas Mongolion kaj Rusion."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto