Vizitu Forumon

Tutmondaj elmigrintaj ĉinaj komercistoj plenas de fido pri nordorientazia disvolvo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

La tri provincoj estas fama malnova industria bazo. Antaŭ pli ol duona jarcento, kemi-industrio, ŝtalo, aŭto kaj aliaj ĉinaj pezindustriaj programoj naskiĝis ĉi tie, kaj ĉi tie aparta riĉfonta supereco fariĝis la plej bona kialo por altiri elmigrintajn ĉinajn komercistojn. Estro de jilin-a akademio de sociaj sciencoj Bing Zheng priskribis investon de elmigrintaj ĉinaj komercistoj en nordorienta Azio per vortoj "reciproka kompletigo de superecoj" kaj "ambaŭflanka gajno".

"Por pluapaŝe altiri nordorientazian ekspluaton, ni devas disvolvi novajn industriojn kaj novajn teknikojn, kaj uzi novajn administrajn spertojn, kaj elmigrintaj ĉinaj komercistoj ĝuste posedas ilin, kiujn ni ne posedas. Sed ni povas liveri scenejon de kapitalo, sperto kaj tekniko."

Dum la forumo, estro de usona federacio de elmigrintaj ĉinaj komercistoj Wu Zongjin invitis dekojn da elmigrintaj ĉinaj komercistoj en Usono al ĉina nordorienta regiono por esploro. Wu Zongjin malkaŝe diris, ke li duafoje alvenis, tamen multaj elmigrintaj ĉinaj komercistoj unuafoje alvenis kaj ne multe konis la nordorientan staton, sed post esploro, ili esprimis konon pri investa medio, eĉ iuj intencis doni investon al hotelo kaj aliaj fakoj ĉi tie. Li diris, ke sukceso de Pekinaj Olimpikoj estas bona informo kaj igis elmigrintajn ĉinajn komercistojn pleni de fido pri investo al la ĉeftero.

"En la pasinteco, elmigrintaj ĉinaj komercistoj pli multe konis staton en ĉinaj ĉemaraj provincoj Zhejiang, Jiangsu kaj Guangdong, ne klare sciis staton de nordorienta regiono. Ĉifoje, multaj homoj unuafoje venis, ili esperas ricevi pli da informoj. Kie ŝanco ekzistas, tien investo venos! Se nordorienta regiono kreos bonan ŝancon, laŭ mi ĉi tiuj ĉinaj komercistoj certe konsideras investon ĉi tien."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto