Vizitu Forumon

Ĉina Reta Telekomunikada Kompanio plenforte subtenis Pekinajn Olimpikojn

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

Karaj aŭskultantoj, kiel fiksa komunikada kunlabora partnero de Pekinaj Olimpikoj 2008, Ĉina Reta Telekomunikada Kompanio portis la taskon de liverado de komunikada garantio al la olimpikoj, ĝia servada kampo enhavas konkursan administran funkciadon, elsendon de altdifina televida signalo kaj publikan servadon pri olimpikaj informoj. Hodiaŭ ni kune vizitos la kompanion kaj komprenos ĝiajn laborojn por subteni la olimpikojn.

Intervjuate, proparolanto de Ĉina Reta Telekomunikada Kompanio Li Litao diris, ke dum Pekinaj Olimpikoj, la servada enhavo de la kompanio enhavas konkursejan telekomunikan servadon, servadon al konkursa organiza sistemo, servadon al novaĵ-raportistoj kaj servadon al socia publiko.

Por garantii telekomunikan glatecon de konkursejoj dum la olimpikoj, Ĉina Reta Telekomunikada Kompanio sternis diversajn kablojn longajn je pli ol 200 kilometroj en pli ol 40 konkursejoj, metis diversajn kablojn longajn je pli ol cent kilometroj, reformis ĉambrojn areantajn je proksimume 2 mil kvadrataj metroj, instalis proksimume 20 mil telefonajn konvertorojn kaj pliigis 3 mil retajn kluĉojn. Ni citu Ŝtatan Stadionon kiel ekzemplon! En ĝi ekzistas 3 mil fiksaj telefonoj por liveri oportunan telekomunikan servadon al laborantoj, amaskomunikiloj kaj sportistoj. Novaĵ-proparolanto de Ĉina Reta Telekomunikada Kompanio sinjoro Li Litao diris:

"Sekve de konstruado de konkursejoj, konstruado de telekomunikaj instalaĵoj funkciis. Konkursejoj, nekonkursaj kampoj kaj olimpika vilaĝo tute bezonas fiksan telekomunikadon, Ĉina Reta Telekomunikada Kompanio liveris la servadon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto