Vizitu Forumon

Ĉina Reta Telekomunikada Kompanio plenforte subtenis Pekinajn Olimpikojn

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:19

Vespere de la 8-a de aŭgusto, solene inaŭguriĝis la 29-aj Someraj Olimpikoj, Ĉina Reta Telekomunikada Kompanio liveris al la inaŭguro amasiĝon kaj elsendon de televidaj realaĵaj relajsaj signaloj, retan telekomunikan servadon, telekomunikan servadon de olimpika gvida sistemo kaj telekomunikan servadon de inaŭgura fajraĵo kaj efike garantiis plenan sukceson de la inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj.

Dum la olimpikoj, alia grava tasko de Ĉina Reta Telekomunikada Kompanio estas garantio de telekomunikado al olimpika konkursa organiza sistemo, la servado ĉefe inkludas vokan centron, retan administradon kaj fiksan telekomunikan gvidan sistemon. Depende de la nuna telefona voka platformo 114, Ĉina Reta Telekomunikada Kompanio aranĝis altkvalitajn laborantojn kaj plej bonan funkciadan administran sistemon en olimpika voka centro, la centro povas liveri varbon de volontuloj, serĉadon kaj mendadon de biletoj, informojn pri olimpikaj kulturaj aktivadoj, konkursoj, trafiko, turismo kaj loĝado. Novaĵ-proparolanto de la kompanio sinjoro Li Litao diris:

"Ekzemple, se temas pri la administra sistemo de pekina olimpika organiza komitato, ekzistas tiel multaj konkursoj, delegacioj kaj organizaj establaĵoj. Por bona kunaranĝo, necesas tre bona organiza sistemo kaj altefika kaj granda ofica reto. La ofica reto disiĝas en multaj kampoj, konkursejoj kaj oficejoj, ankaŭ inkludas aliajn konkursajn urbojn. Tial ĉi tia sistemo bezonas garantion de altefika kaj fiksa telekomunika sistemo."

Krom servado al olimpikaj konkursoj kaj konkursaj organizoj, Ĉina Reta Telekomunikada Kompanio ankaŭ elmetis per alt-novaj retaj teknikoj igi la publikon pli glate kompreni la olimpikojn, Pekinon kaj Ĉinion, kaj en konkursoj ĝui olimpikan bankedon. Novaĵ-proparolanto de la kompanio Li Litao diris:

"Ni klopodas por fari la olimpikojn de 2008 esti la unuaj veraj rapida-retkonektaj olimpikoj en la historio, nome oni per rapida retkonekto en hejmo komprenu pli da informoj pri la olimpikoj."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto