Vizitu Forumon

Ĉeestantoj de Jara Konferenco de Novaj Ĉampionoj 2008 plenas de fido pri perspektivo de ĉina ekonomio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Karaj aŭskultantoj, en Jara Konferenco de Novaj Ĉampionoj 2008, kiu fermiĝis antaŭ nelonge, malrapidiĝo de tutmonda ekonomia kreskado, kaŭzita de sekundara kredita krizo en usona industrio de doma kaj biena proprietoj, estas unu el temoj, atentataj de ĉinaj kaj fremdlandaj registaraj oficistoj, entreprenistoj, fakuloj kaj erudiciuloj. Ili esprimis, ke kvankam la financa krizo kaŭzis fortiĝon de krizo de malprospero de la tutmonda ekonomio, tamen ili ankoraŭ havas fidon pri la perspektivo de la ĉina ekonomio. Hodiaŭ ni ĝuste konigos ĉi-flankan staton, bonvole aŭskultu!

En la lastaj kelkaj monatoj, negativa efiko, alportita de malrapidiĝo de kreskado de ĉefaj ekonomiaj korpoj, estas pli kaj pli klara. Ankaŭ Ĉinio, kiu sin kunligas kun la monda ekonomio, nature ne povas liberigi sin el la influo de la negativa efiko, importa postulo reduktiĝis kaj enlanda investa kreskado malrapidiĝis, ĉi tiuj faktoroj certe kaŭzis la rezulton de malrapidiĝo de ekonomia kreskado. Eksa vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj ekonomikisto sinjoro Cheng Siwei analizis, ke en la kuranta jaro la kreska rapideco de ĉina ekonomio malpliiĝos je preskaŭ 10%. Li diris:

"Malrapidiĝo de tutmonda ekonomio, kaŭzita de la financa krizo, certe reduktos nian eksportadon kaj favoran saldon. Nia ekonomio estas akcelata de investo, enlanda postulo kaj komerca favora saldo. En la kuranta jaro, Ĉinio realigis streĉan monan politikon, investa kreskado malpliiĝas kaj enlanda postulo iom pliiĝas, sed komerca favora saldo malpliiĝos. Tial, kreskado de nia ĝenerala ekonomio malrapidiĝos. Laŭ mi, en la kuranta jaro la kreska rapideco malpliiĝos je preskaŭ 10%."

Sed Ĉinio ne devas tro maltrankvili pro la malrapidiĝo de ekonomia kreskado. De la lastaj jaroj, Ĉinio ĉiam sin dediĉas al ŝanĝo de ekonomia disvolva maniero, bremso de ekonomia trovarma kreskado kaj malstreĉo de premo el inflacio, tial ioma malrapidiĝo de ekonomia kreskado ne estas malbona afero. Prezidanto de ĉina administracio de bankoj sinjoro Liu Mingkang tenas ĝuste ĉi tian opinion. Li diris:

"Laŭ mi, tio estas bona afero por Ĉinio, Ĉinio unue bezonas ne rapidecon de ekonomia kreskado, sed ĝian kvaliton."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto