Vizitu Forumon

Ĉeestantoj de Jara Konferenco de Novaj Ĉampionoj 2008 plenas de fido pri perspektivo de ĉina ekonomio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Ĉeestantoj de Jara Konferenco de Novaj Ĉampionoj 2008 montris, ke en la fono de malrapidiĝo de ekonomia kreskado, Ĉinio povas eviti la krizon de ekonomia malprospero per la manieroj de subteno al propraj entreprenoj fari sendependan kreon, altigo de produkta scienc-teknika enhavo kaj aldona valoro, ŝanĝo de komerca strukturo kaj pluapaŝa plivastigo de enlanda konsuma postulo kaj stimulo al entreprenoj fari investon en aliaj landoj. Ĝenerala direktoro de Ĉina Industria Komerca Banko sinjoro Jiang Jianqing diris, ke li ankoraŭ opinias, ke la perspektivo de ĉina ekonomio estas bona. Li diris:

"Laŭ novmerkataj landoj najbaraj de Ĉinio, la kapablo de la ĉina regiono pri regado de inflacio estas forta kaj rimedoj estas tre efikaj. Mi opinias, ke la kreskado de la ĉina ekonomio en la kuranta jaro estas tre bona, kaj inflacio estos regata sur tre malalta nivelo."

Pro optimista juĝo al disvolvo de ĉina ekonomio, iuj fremdlandaj entreprenistoj montras pli profundan intereson al la ĉina merkato, ili atendas, ke Ĉinio alportos al ili pli da profitoj kiam la tutmonda ekonomio depresias. Ĉefa plenuma oficisto de Aerbusa Korporacio sinjoro Tom Enders esprimis, ke estonta grava strategio de la korporacio ĝuste estas fortigo de kunlaboro kun ĉinaj aviadaj entreprenoj. Li diris:

"Ni atendas fortigi kunlaboron kun Ĉinio, ĉar Ĉinio estas tre granda merkato, en la estontaj 30 jaroj la ĉina merkato estos same grava kiel la usona kaj eŭropa. Tial en la ĉina merkato ni realigos la kvoton laŭ la usona merkato. Ni ankaŭ kreos atingojn en la fako kaj fortigos kunlaboron kun ĉinaj aeraj kompanioj. Tio estas nia estonta strategio."

Ankaŭ influo el krizo de usona sekundara kredito al la ĉina ekonomio estas fokusa problemo, atentata de la ĉeestantoj. Pri rekta influo el la krizo, ekonomikisto Cheng Siwei esprimis, ke ĉar ĉina financo estas relative zorgema al ekstera investo, tial bankroto aŭ vendo de multaj usonaj financaj potencoj ne kaŭzos seriozan perdon al ĉina financo.

"Sekundara kredito, aĉetita de Ĉinio, estas malmulta, tial influo eble estos malmulta."

Ankaŭ prezidanto de ĉina administracio de bankoj sinjoro Liu Mingkang esprimis, ke ĉinaj administraj establaĵoj rigore regas domhipotekan krediton el banko, kiam oni trovis, ke disvolvo de la kredito estas trorapida en 2006, tiam Ĉinio tuj faris novan regularon pri la kredito, ekzemple, Ĉinio altigis la kreditan hipotekan proporcion de 20% ĝis 40%, tial Ĉinio bone regis riskon. Ĉi tiuj rimedoj povas garantii, ke ne aperu sekundara kredita okaziginta kiel en Usono.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto