|
|
||
Karaj aŭskultantoj, la 12-an de majo, 2008, en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, okazis grandega tertremo, granda nombro da homoj mortis aŭ vundiĝis kaj la rekta ekonomia perdo superis 840 miliardojn da juanoj. Pro la tertremo, domoj en multaj kamparaj lokoj estas serioze damaĝitaj. En la ĵus fermita 3-a Plena Sesio de 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, estis elmetite, ke oni fortigu agrikulturan bazon, subtenu la kamparan disvolvon, pliigu enspezon de kamparanoj kaj rigardu garantion de bazaj interesoj de kamparanoj kiel eliran punkton kaj celon de ĉiuj kamparaj laboroj. Do, kiel oni enkorpigu la politikon en rekonstruado postkatastrofa? Hodiaŭ ni vizitu unu el serioze plagitaj lokoj en Sichuan, la urbon Pengzhou, kaj komprenu ĉi-flankan staton.
Pro la tertremo, en Pengzhou preskaŭ 400 mil domoj falis kaj la nombro de suferantoj superis 600 mil. Post urĝa savado kaj portempa transira instalo, nun la urbo Pengzhou eniris en ĉiuflankan rekonstruan periodon. Estro de rekonstruado de domoj de la urbo Pengzhou sinjoro Zheng Yulu konigis:
"Nun, la urbo gvidas diversajn urbetojn fari planon. Cetere, ĉiuj urbetoj ekfunkciigis demonstran punkton de doma rekonstruado. "
Ĝis nun, la ĉina registaro investis postkatastrofan rekonstruan kapablon je pli ol 30 miliardoj da juanoj por rekonstrui domojn kaj ripari kaj solidigi domojn en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj. Samtempe, la ĉina registaro aparte ellaboris teknikan kriterion pri rekonstruado de domoj post kastatrofo por gvidi kaj kontroli konstruan kvaliton.
En la urbo Pengzhou, ankaŭ registaraj fakoj ellaboris gvidajn dokumentojn kaj difinis monhelpan normon pri eterna-doma rekonstruado, rekonstruan manieron, monkolektan rimedon kaj aliajn flankojn.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |