Vizitu Forumon

Sichuan-a urbo Pengzhou alprenis multajn manierojn por rapidigi postkatastrofan rekonstruadon

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

En la gubernio Xinxing de la urbo Pengzhou, raportisto vidis, ke kamparanoj varme konstruas proprajn novajn domojn. Por garantii kvaliton, la kamparanoj unuigis desegnan normon por kontraŭi al relative altgrada tertremo.

Nova domo de kamparano Wang Xingming de la urbeto Xinxing jam estas konstruata alte je pli ol unu metro, kelkaj konstruistoj masonas muron sur skafaldo, sube laboristoj miksas betonon.

Wang Xingming diris, ke lia familio havas tri membrojn, konstrua areo estas preskaŭ 120 kvadrataj metroj, kaj konstrua kosto estas preskaŭ 60 mil juanoj, interalie la registaro liveris monhelpon je pli ol 40 mil juanoj, li persone devas kolekti nur pli ol 20 mil juanojn por la nova domo.

Krom registara monhelpo, la urbo Pengzhou stimulas socian kapitalon partopreni en kampara postkatastrofa doma rekonstruado kaj subtenas kondiĉhavajn urbetojn kaj vilaĝojn kombini proprajn superecajn riĉfontojn, mem kolekti kapitalojn aŭ varbi komercistojn por doma rekonstruado. Kondiĉhavaj urbetoj povas kombini rekonstruadon kaj ekspluatadon kaj gvidi potencajn entreprenojn partopreni en ekspluatado kaj rekonstruado.

La vilaĝo Guoping de la urbo Pengzhou havas pli ol 400 kamparajn familiojn kaj pli ol 1 300 homojn. En la pasinteco, ĉi tie montoj estis verdaj kaj akvo pura, la klimato malvarma, plejpartaj kamparanoj laboris pri turismo. Sed pro la tertremo, iliaj domoj falis, ankaŭ vundo kaj morto de homoj estas seriozaj.

La vilaĝo havas relative bonan turisman bazon, tial nun la vilaĝo ĝuste alprenis la metodon, ke turisma kompanio kaj kamparanoj kune rekonstruu domojn. Nome, turisma kompanio Longmenshan liveru kapitalon por konstrui domojn, kaj sur restaj lokoj estu konstruataj kiel feriejo, restoracio kaj hotelo, kaj poste la kompanio pagu dividendojn el profito al vilaĝanoj. Tial loĝado de kamparanoj estos solvita, ankaŭ profito de vilaĝanoj pliigita. Vicĝenerala direktoro de la kompanio Longmenshan sinjoro Zeng Fuliao konigis:

"Pokapa doma areo estas 35 metroj, samtempe kiel akciuloj popolanoj akiros profiton."

Vilaĝano Zhong Guangliang laboris pri restoracio antaŭ la tertremo, pro la tertremo, liaj domoj tute falis, nun la turisma kompanio helpis lin rekonstrui domojn, li planas, ke li mem loĝos en iuj domoj, kaj la aliaj estos funkciigataj kiel hotelo kaj restoracio. Li diris:

"Post ornamo, ni loĝos en la domoj, tiam gefiloj laboros aliloke, kaj mi mastros hotelon kaj restoracion en propraj domoj."

Zhong Guangliang diris, ke pro forta subtenado de la registaro kaj senpaga helpado de la socio, li plenas de fido pri la estonta vivo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto