Vizitu Forumon

Pekina aŭta merkato post reguligo de aŭta konsuma imposto

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Karaj aŭskultantoj, la 1-an de septembro, Ĉinio reguligis politikon pri aŭta konsuma imposto, altigis indicon de konsuma imposto de grandellasa pasaĝera aŭto kaj reduktis tiun de malgrand-ellasa pasaĝera aŭto. Jam de unu monato politiko jam estas praktikata. Kiel ĝi influis la aŭtan merkaton? Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

Pekina yayuncun-a aŭta merkato estas pekina merkata ventmontrilo, negoca kvanto de importa luksa aŭto okupas preskaŭ kvionon de tutlanda negoca kvanto. Tial, yayuncun-a merkato plej bone enkorpigas la rolon de la reguligo de aŭta konsuma imposto. En la merkato, pro la altiĝo de indico de konsuma imposto de grandellasa aŭto, kiel aŭtoj kun la marko BMW, Audi kaj Benz, prezo altiĝis je dekmiloj ĝis centmiloj da juanoj. Sekvas abrupta malleviĝo de venda kvanto. Kvankam multaj konsumantoj venis al la merkato, tamen malmultaj faris mendon. Ĝenerala direktoro de la pekina yayuncun-a aŭta merkato sinjoro Su Hui konigis:

"En pekina aŭta merkato en septembro, vendo ne atingis anticipan celon, tio estas objektiva. Kvankam vendo estas pli vigla ol en aŭgusto, tamen ne varma kiel antaŭe. Vendo de grandellasa aŭto estis influata de reguligo de indico de konsuma imposto, kaj objektive la reguligo ludis bremsan rolon, abrupte malpliiĝis venda kvanto de grandellasa aŭto."

Krom la reguligo de konsuma imposto, antaŭtempe aperinta konsuma postulo en aŭgusto, ĝenerala stato de makroskopa ekonomio, la monda financa krizo kaj leviĝo de petrola prezo iugrade bremsis konsuman spacon de luksaj grandellasaj aŭtoj.

Sed pro objektiva ekzisto de merkata postulo de grandellasa aŭto kaj konsuma kapablo kaj karaktero de konsumantoj, la nuna merkato nur portempe troviĝas en malprospera periodo. Kvankam la ŝtato grandmezure altigis la indicon kaj esperis redukton de konsumo de grandellasa aŭto, tamen en longa tempo aĉetantoj de luksaj aŭtoj estas ne sentivaj pri prezo.

Sinjoro Yang Cheng funkciigas entreprenon, tre ŝatas luksan kampan aŭton. Li planas aĉeti aŭton kun pli granda ellaso, sed li ne komprenis la reguligon de la indico, li esprimis al raportisto:

"La aŭto, elektita de mi, kostas je preskaŭ 500 mil juanoj, nome kvankam la konsuma imposto ŝanĝiĝis kaj pliiĝis je kelkdekmil juanoj, tamen ni kapablas en la konsumado. Por mi, aŭto devas esti luksa, ĉar mi ofte ĉeestas al mondumo, tial laŭ mi ĉi tiu imposta politiko ne alportos malmultan influon al homoj kun altnivela kaj meznivela enspezo."

Ankaŭ Su Hui, ĝenerala direktoro de la pekina yayuncun-a aŭta merkato, esprimis, ke nun la malprospera venda stato ne kontinuos longe, finfine la merkata postulo ne malaperos.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto