Vizitu Forumon

Pekina aŭta merkato post reguligo de aŭta konsuma imposto

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Same en la merkato, multaj konsumantoj esprimis, ke la reguligo de la konsuma imposto relative grande influis ilian aĉetan planon, iuj turnis la okulojn al malgrand-ellasa aŭto, sed antaŭe ili planis aĉeton de grandellasa aŭto.

Samtempe, multaj konsumantoj esperis, ke la ŝtato liveros pli da favoraj politikoj al malgrand-ellasa aŭto sur aliaj kampoj, tial la malgrand-ellasa aŭto naskos pli grandan altiran forton al konsumantoj. Konsumanto Liu Zhi esprimis, ke li scias la informon pri reguligo de la indico de konsuma imposto, sed li opiniis, ke tio ne estas la kialo de lia aĉeto de malgrand-ellasa aŭto. Li diris:

"Mi aĉetos aŭton ne pro la politika ŝanĝo, mi atentas ne la ŝparotajn kelkcent juanojn, sed uzkoston de aŭto, ekzemple parkadan pagon kaj transpontan pagon, la kelkcent juanoj el redukto de konsuma imposto ne grande influos mian aĉetan planon."

La opinio de Liu estas konata de multaj konsumantoj, kiuj planas aĉeton. Pro senĉesa leviĝo de petrola prezo, multaj salajruloj tre ŝatas malgrand-ellasajn aŭtojn, tio iugrade garantiis vendan kvanton de malgrand-ellasaj aŭtoj. Sed iuj ankoraŭ esprimis, ke ili elektos grandellasan aŭton, se la ekonomia kondiĉo estos pli bona, finfine movforto de grandellasa aŭto estas bona.

Ankaŭ Su Hui, ĝenerala direktoro de la pekina yayuncun-a aŭta merkato, opiniis, ke nun laŭ pekinaj konsumantoj, malgrand-ellasa aŭto kun la ellasa kvanto je pli ol 1 litro ne estas la ĉefflua aŭtotipo, kaj elekteblaj aŭtotipoj estas tre limigitaj, tial la pala reago de la merkato estas ordinara, sed samtempe li opiniis, ke la reguligo de la indico de aŭta konsuma imposto akcelos aĉeton de malgrand-ellasa aŭto en la estonta tempo.

Por ĉinaj aŭtaj entreprenoj kun sendependa marko, la reguligo de la indico al malgrand-ellasa aŭto estas bona ŝanco. Ĉar produktoj de ĉi tiaj entreprenoj preskaŭ tute apartenas en la merkata zono. Specialisto Hui Yumei, kiu longtempe laboras pri esplorado de la aŭta industrio, esprimis:

"Niaj aŭtoj kun sendependaj markoj preskaŭ tute troviĝas en la malalta-preza zono, se la mono, ŝparota pro la reguligo de la indico, estos movita al esplorado, reproduktado kaj reinvestado, ĉi tia stimulo al niaj aŭtoj kun sendependa marko kaj al malgrandskalaj entreprenoj estas tre signifa."

Preskaŭ ĉiuj intervjuatoj esprimis, ke la reguligo de la indico de aŭta konsuma imposto sufiĉe montras la ĉinan decidemon pri konstruado de ŝpara socio kaj protektado de la medio. Ili opiniis, ke en la stato de leviĝo de petrolo, se ŝtataj politikoj pluapaŝe subtenos malgrand-ellasan aŭton, ĝia merkata perspektivo estos pli bona.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto