Vizitu Forumon

Moderniga vojo de suzhou-a industria zono (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Karaj aŭskultantoj, suzhou-a industria zono, kiu troviĝas en la ĉina orienta provinco Jiangsu, estas novtipa industria demonstra regiono. Kiam vi staras sur la tero, vi povos trovi, ke ĉi tie ekzistas ne nur alt-nov-teknika bazo, sed ankaŭ teatro kaj vilao. Ĉi tie estas ne nur industria zono, sed ankaŭ nova kvartalo. Vere, la suzhou-a registaro jam ellaboris planon kaj la zono estos suzhou-a moderna centra kvartalo. Hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi la disvolvon de la suzhou-a industria zono.

En majo de 1994, suzhou-a industria zono, la kunlabora ekspluata programo de la ĉina registaro kaj la singapura registaro estis plenumata en la antikva urbo Suzhou. En la lastaj 14 jaroj, la zono ĉiam tenis la tendencon de sana kaj rapida disvolvo, meznombra jara kreska mezuro de ĉefaj ekonomiaj normoj superis 30%, efektive utiligita eksterkapitalo atingis 14,7 miliardojn da usonaj dolaroj kaj kreis 510 mil enoficigajn postenojn. En 2007, la zono realigis totalan produktovaloron je pli ol 80 miliardoj da juanoj, preskaŭ 101-obliĝis ol tiu en komenco de ekspluato. Efektive utiligita eksterkapitalo superis 1,5 miliardojn da usonaj dolaroj en la sinsekva 4-a jaro, kaj sinteza disvolva indico okupis la duan lokon de ĉinaj ŝtataj ekspluataj zonoj. Prezidanto de suzhou-a municipa komitato de la Partio sinjoro Wang Rong diris, ke kreo sur la bazo de referenco estas la vojo al sukceso de la suzhou-a industria zono. Li diris:

"Suzhou-a industria zono vere estas la plej granda kunlabora programo de Ĉinio kaj Singapuro, ankaŭ plej sukcesa kunlabora programo, nun la zono estas rigardata de la mondo kiel unu el la zonoj, kies ekspluata nivelo estas plej alta kaj disvolva nivelo plej bona. Por ludi pli grandan demonstran rolon, oni devas marŝi en la plej antaŭa vico de la tempo, precipe fari kreon sur la bazo de referenco."

Nun en la zono, troviĝas 77 entreprenoj el monaj 500 potencoj, pli ol 3 mil eksterkapitalaj entreprenoj, formiĝis elektronika informadiko, skemo de cirkvito, karikaturo kaj aliaj sume 9 ŝtataj kreaj bazoj kaj la zono la unua finkonstruis tutlandan ekologian industrian demonstran zonon.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto