Vizitu Forumon

Moderniga vojo de suzhou-a industria zono (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Sinjoro Ma Minglong, sekretario de labora komisiono de la suzhou-a industria zono, esprimis, ke en sia disvolvo la suzhou-a industria zono formis la koncepton pri "proksimiĝo al komercistoj, popolanoj kaj la medio."

"Efektive, singapuraj spertoj iugrade reprezentas iujn internaciajn progresintajn funkciajn konceptojn. Singapuraj spertoj donis al ni grandan sugeston. Kreo sur la bazo de referenco ne estas simpla simio. En la lastaj 14 jaroj, la zono formis la koncepton pri 'proksimiĝo al komercistoj, popolanoj kaj la medio.'"

"Proksimiĝo al komercistoj" ne estas unue kreita de la suzhou-a industria zono, sed post forta plenumado de la zono, nun ĝi jam estas unu el esencoj de disvolva koncepto. Cetere, por establi "diurnan, procezan kaj ĉiudimensian' servan sistemon, diversaj fakoj de administra komitato de la suzhou-a industria zono rigore laŭleĝe traktas aferojn ekonomiajn kaj sociajn kaj formis justan, publikan, egalecan kaj travideblan merkatan konkurencan medion. Per la senfigura kapitalo de "proksimiĝo al komercistoj", la suzhou-a industria zono fariĝis la tero, en kiu komercistoj entuziaisme faras investon kaj kreas entreprenojn.

Kiel unu el gvidantoj scienc-teknikaj de la suzhou-a industria zono, sinjoro Zhang Peizhuo posedas 15-jaran sperton pri scienca studado kaj produkta ekspluatado sur la kampo de nuklea-akcia kemio kaj havas 3 patentojn. Komence, li kreis farmacian korporacion en Ŝanhajo. Nun en la suzhou-a industria zono, la korporacio de Zhang Peizhuo fondis integrecan industrian ĉenon pri novgeneraciaj genaj medikamentoj kaj diagnozaj proviloj, la plej matura produkto okupas 50% de merkato de ĉi tiaj produktoj kaj komencis marŝi al internacia merkato. Li diris:

"Post veno al la suzhou-a industria zono, ni laŭ plano laŭgrade disvolviĝas. La medio de la zono estas monde bona. Mi sentas, ke Ni faris tre saĝan kaj pravan selekton."

Efektive, la suzhou-a industria zono estas fiera ne nur pro "kreo de totala porduktovaloro je 100 milionoj da juanoj en unu tago kaj enkonduko de eksteraj kapitaloj je 4 milionoj da usonaj dolaroj" sed ankaŭ pro freŝaj akvo kaj aero.

De la lastaj jaroj, la zono tre atentas median protektadon kaj realigis severan mediprotektan kontroladon.

Respondeculo de la zono sciigis al la raportisto, ke post la 14-jara disvolvo, la zono jam havas bazon en la industriiga flanko, nun estas la tempo de dudirekta disvolvo de progresinta fabrikado kaj progresinta servado. Laŭ plano de la urbo Suzhou, la zono fariĝos la centra komerca zono de la urbo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto