Vizitu Forumon

Disvolvo de ĉina akcia merkato (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Karaj aŭskultantoj, la 14-an de novembro de 1986 en Pekino, Deng Xiaoping intervidiĝis kun delegacio de usona nov-jorka borso. Estas eksteratende, ke ĝenerala desegnisto de ĉinaj reformado kaj malfermo Deng Xiaoping donacis la usonaj gastoj akcion de ŝanhaja akustika akcia limigita kompanio Feiyue. La internacia socio surpriziĝis kaj kriis: "Ĉinio faris manpremon kun akcia merkato." Kaj iuj amaskomunikiloj publikigis komenton dirante, ke la ago de Deng Xiaoping deklaris al la mondo, ke akcia merkato apartenas ne sole al kapitalismo, ankaŭ socialisma lando povas utiligi la financan instrumenton por disvolvi propran ekonomion. Jam pli kaj pli da ĉinoj eniris en akcian merkaton kaj fariĝis atestantoj de disvolvo de ĉina akcia merkato. Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

52-jaraĝa Li Zhangzhe laboris en fako pri informoj sub ŝtata komitato de ekonomisistema reformado. Kiam plejpartaj ĉinoj ne konis akcion en 1988, li vendis akcion de aŭta kompanio Jinbei en korto de ŝtata oficejo okcidenta de Zhongnanhai. Tiam, la ago de Li Zhangzhe fariĝis novaĵo. Intervjuate, li montris al raportisto plej fruan akcion de la kompanio Jinbei, kiu areas duongazeton, kaj vigle rememoris ĉi tiun aferon. Li diris:

"En 1988, la ŝtata komitato de ekonomisistema reformado okazigis kunvenon pri akcia provpunkto, en la kunveno respondeculo de la kompanio Jinbei demandis gvidantojn de la komitato, ĉu la kompanio povas emisii akcion en Pekino, sed la gvidantoj ne faris klaran respondon, tial la respondeculo decidis provon en Pekino."

Post nelonge, laborantoj de la kompanio venis al korto de ŝtata oficejo okcidenta de Zhongnanhai, kaj komencis provon. Li Zhangzhe diris:

"Je la 11-a horo de la 8-a de septembro, estis la tempo de tagmanĝo, mi helpis glui prospekton de vendo de akcioj al pordo de restoracioj, je la 14-a horo, ĝuste en trairejo de nia domego, ni metis tablon kaj du seĝojn. Tiam ni sentis, ke kiel podetalisto sur stratoj, ni vendas akciojn."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto